Internationale Bachakademie Stuttgart | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
fondaĵo neprofitcela organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 1981 vd | ||||
Geografia situo | 48° 46′ 8″ N, 9° 9′ 45″ O (mapo)48.768989.16247Koordinatoj: 48° 46′ 8″ N, 9° 9′ 45″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Stutgarto | ||||
Adreso | Hasenbergsteige 3, 70178 Stuttgart | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Helmuth Rilling vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | German foundation under civil law | ||||
Internationale Bachakademie Stuttgart estas fondaĵo kun proksimume 20 kunlaborantoj kaj rezidejo en Stutgarto, kiu okazigas koncertojn kaj kursojn tutmonde.
Koncertoj, instruado kaj esploro direktu la rigardon sur vivon kaj verkaron de Johann Sebastian Bachs, sed ankaŭ sur liajn radikojn kaj lian postefikon. Tiucele la fondaĵo mendas komponaĵojn, por pluvivigi la muzikon de Bach ankaŭ en la nuntempa muziko.
Pezocentro de la fondaĵa agado estas la okazigo de pluraj koncertserioj, inter ili la ankaŭ transregione disradia, ĉiujare okazanta Muzikfestivalo je Stutgarto (ĝis 2008 sub la nomo „Eŭropa Muzikfestivalo je Stutgarto“). Krome la fondaĵo estas subtenanto de renomaj ensembloj (Gächinger Kantorei Stuttgart, Bach-Collegium Stuttgart) kaj sin dediĉas al la instruado de muziko interalie per okazigo de majstrokursoj, kongresoj kaj konversacio-koncertoj.
Fondinto de Internationale Bachakademie Stuttgart estis en la jaro 1981 Helmuth Rilling, kiu ĝis nun (stato junion 2009) estras la akademion. La multjaran intendanton Andreas Keller sekvis en 2008 Christian Lorenz. Kvaronon de la fondaĵo-etato (2009: preskaŭ 6 milionojn da Eŭroj) financas la urbo Stutgarto kaj lando Baden-Virtembergo), la reston propraj enspezoj, subvencioj de subtenanto-asocio kun pli ol 1.600 membroj kaj mondonacoj de entreprenoj.[1]
La tutmonda kunlaborado etendiĝas ekde Oregon Bach Festival en Eugene (Oregon) trans la Bach-akademioj en Sudameriko (Karakaso/Venezuelo, Bonaero/Argentino), Japanujo (Tokio, Osako kaj Sendai), Orienteŭropo (Budapeŝto, Kluĵo, Krakovo, Krasnojarsk, Moskvo, Prago, Rigo, Talino) kaj Grekujo (Ateno) ĝis multjara kunlaboro kun la Israela Filharmonia Orkestro.
Kiel „Edition Bachakademie“ por la Bach-jaro 2000 aperis la kompletregistraĵo de ĉiuj verkoj de Bach sur 172 diskoj ĉe Hänssler. La artan direktadon havis Helmuth Rilling.