Iregszemcse | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 7095 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 440 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 42 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 42′ N, 18° 11′ O (mapo)46.69768055555618.180619444444Koordinatoj: 46° 42′ N, 18° 11′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 58,34 km² (5 834 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Iregszemcse [+] | |||||
Iregszemcse [iregsemĉe] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási.
Iregszemcse situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Siófok-Szekszárd, laŭ fervojo (nuntempe aŭtobusoj trafikas) Lepsény-Dombóvár. Tamási troviĝas 10, Siófok aŭ Balatono 30 km-ojn for.
Iregszemcse naskiĝis en 1938 pro unuiĝo de vilaĝoj Felsőireg (aŭ simple Ireg) kaj Szemcse. Post la 2-a mondmilito ŝtata bieno kaj kolĥozoj formiĝis.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, 2 kuracejoj, dentokuracejo, poŝto, 2 policanoj.
La unua mencio devenis el 1263, tiam la kampoj apartenis al abatejo. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La refondita komunumo atingis la rangon grandvilaĝo.
En la iama Felsőireg naskiĝis ministro, militkrimulo Emil Kovarcz.