Irina Venediktova | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 21-a de septembro 1978 en Ĥarkivo, Ukraina SSR, Sovetunio | ||||
Lingvoj | ukraina vd | ||||
Ŝtataneco | Ukrainio vd | ||||
Alma mater | Ĥarkiva Nacia Universitato de Internaj Aferoj | ||||
Partio | Servisto de la popolo | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Denis Kolesnikov[1] | ||||
Infanoj | Danijil (filo), Adelina (filino)[2] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto juristo universitata instruisto Prosecutor General of Ukraine (en) vd | ||||
Laborkampo | Juristo vd | ||||
| |||||
| |||||
Ĝenerala prokurorino de Ukrainio | |||||
Dum | 17-a de marto 2020 – 19-a de julio 2022 | ||||
Prezidento | Volodimir Zelenskij | ||||
Antaŭulo | Ruslan Rjaboŝapka Viktor Ĉumak (subst.) | ||||
Sekvanto | Oleksij Simonenko (subst.) Andrij Kostin | ||||
Direktorino de la Ŝtata Oficejo pri Esploro de Ukrainio (subst.) | |||||
Dum | 27-a de decembro 2019 – 17-a de marto 2020 | ||||
Prezidento | Volodimir Zelenskij | ||||
Antaŭulo | Roman Truba | ||||
Sekvanto | Oleksandr Sokolov (subst.) Oleksij Suĥaĉov | ||||
Popola Deputitino de Ukrainio de la IX-a kunvoko | |||||
Dum | 29-a de aŭgusto 2019 – 14-a de januaro 2020 | ||||
Prezidento | Volodimir Zelenskij | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Irina Valentinivna VENEDIKTOVA (ukraine Ірина Валентинівна Венедіктова; 21-a de septembro 1978, Ĥarkivo, Ukraina SSR, Sovetunio) estas ukraina ŝtatulino kaj juristino; Ĝenerala prokurorino de Ukrainio (2020—2022), la unua virino ĉe tiu ĉi posteno. Antaŭ tio ŝi, estrante la Jurpolitikan Komitaton, estis deputitino de la Verĥovna Rada de Ukrainio (2019—2020) kaj portempa Direktorino de la Ŝtata oficejo pri Esploro (2019—2020). Antaŭ enirado de politiko, Venediktova laboris kiel instruistino en la Ĥarkiva Universitato; ŝi estas profesorino kaj doktorino pri juroscienco.[3]
Dum la prezidenta kampanjo de 2019, Volodimir Zelenskij prezentis Venediktova kiel membrinon de sia teamo kaj konsilistinon pri jura reformo.[4] En 2022 Zelenskij nomumis ŝin por la posteno de Ĝenerala prokuroro por aprobo de la Verĥovna Rada. Ŝia kandidateco estis subtenata de 269 popolaj deputitoj.[3]
La agadoj de Venediktova kiel Ĝenerala Prokuroro estis karakterizitaj kiel "ambiguaj". Aparte, kaŭzis grandan indignon la kazo iniciatita de Venediktova kontraŭ publika aktivulo Serhij Sternenko, kiu letale vundis sian atakanton en memdefendo. Ministro de internaj aferoj de Ukrainio Arsen Avakov kaj Ĝenerala prokurorino Irina Venediktova estis akuzitaj je politika intereso en la Sternenko-kazo.[5][6] La proceso de Sternenko lanĉis serion da protestoj en Ukrainio en subteno de la aktivulo. Sloganoj "Avakov estas diablo" (ukraine Аваков — чорт) kaj "Venediktova estas pesto" (ukraine Венедіктова — чума) populariĝis inter la mitingantoj.[7][8] Poste Serhij Sternenko estis malkondamnita.[9][10]
La 11-an de februaro 2021, laŭ la ordono de Irina Venediktova, la popola deputito de Ukrainio unue estis sciigita pri suspekto por nepersona voĉdonado.[11]
La 17-an de julio 2022 Venediktova, laŭ la Prezidanta Dekreto, estis suspendita de la posteno de Ĝenerala Prokurorino.[12]