Irlanda Kultura Instituto | ||
---|---|---|
registara organizaĵo | ||
Komenco | 2005 vd | |
Lando(j) | Irlando vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Irlanda Kultura Instituto (irlande Cultúr Éireann, konata per ĝia anglalingva nomo angle Culture Ireland) estas la irlanda ŝtata agentejo establita por antaŭenigi kaj promocii irlandan arton internacie. Ĝi estis establita en 2005 kaj estas financita de la Departemento de Turismo, Kulturo, Arto, Gaeltacht, Sporto kaj Amaskomunikilaro. La instituto estas gvidita de dektri-membra estraro de direktoroj nomumitaj de la ministro. La celo de la instituto estas establi internaciajn kulturajn kontaktojn kaj antaŭenigi la disvastigon kaj ricevon de irlanda arto kaj kulturo. Tiucele, la instituto provizas irlandajn artistojn per financaj rimedoj.
En marto 2006 estis ellaborita strategia papero ĝis 2010, en kiu estis difinitaj la ampleksaj linioj de la kulturpolitiko de la instituto. Ties buĝeto por 2010 estis €4.083m .
Specifaj aktivecoj de Kulturo Irlando inkluzivas: