Irlanda naciismo estas naciista politika movado kiu, en sia plej larĝa senco, asertas, ke la homoj de Irlando devus regi Irlandon kiel suverena ŝtato.[1][2][3][4] Ekde la mezo de la 19-a jarcento, la irlanda naciismo estis ege komprenita kiel formo de kultura naciismo bazita sur la principoj de nacia memdetermino kaj popola suvereneco.[5][6][7][2] Irlandaj naciistoj dum la 18-a, 19-a, kaj 20-a jarcentoj konataj kiel United Irishmen en la 1790-aj jaroj, Young Irelanders en la 1840-aj jaroj, Fenian Brotherhood dum la 1880-aj jaroj, Fianna Fáil en la 1920-aj jaroj, kaj Sinn Féin gamis en diversan stiloj ene de la franca koncepto de maldekstra radikalismo kaj respublikismo.[8][9] Irlanda naciismo promocias la kulturo de Irlando, speciale la Irlandajn lingvon, literaturon, muzikon, kaj sportojn. Ĝi kreskiĝis plej forte dum la periodo en kiu la tuta Irlando estis parto de Unuiĝinta Reĝlando, kio kondukis al la fakto je plej granda parto de la insulo atingis sendependecon el la UR en 1922.
Irlandaj naciistoj kredas, ke fremda angla lingvo kaj posta regado en Irlando el 1169 pro la angla Normanda Invado de Irlando antaŭen estis malprofita por irlandaj interesoj.[10] Je la epoko de la Dispartigo de Irlando plej granda parto de la insulo estis romkatolika kaj tre indiĝena, kvankam ankaŭ granda parto de la lando, precize en la nordo, estis protestanta kaj ĉefe posteula el venintoj el Granda Britio kiuj koloniigis la landon kiel setlantoj dum la regado de la reĝo Jakobo la 1-a de Anglio en 1609. La dispartigon oni faris sekvante tiujn etno-religiaj linioj, kaj plej granda parto de Irlando akiris sendependecon, dum ses nordaj landoj restis parto de Irlanda naciismo. Irlanda naciistoj nuntempe apogas Irlandan reunigon ene de unuigita laika ŝtato.