Irshad Manji | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Irshad Manji | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1968 (56-jaraĝa) en Ugando | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado Ugando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Brita Kolumbio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto aktivisto pri virinaj rajtoj verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1990– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Trouble with Islam Today ❦ Allah, Liberty and Love – The Courage to Reconcile Faith and Freedom vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Irshad Manji (naskiĝis en 1968 en Ugando) estas kanada verkisto de egipta kaj guĝarata deveno, iama ĵurnalisto kaj televida produktanto. Ŝi pledas por la modernigo de sia kredo, la islamo, forte pledante samtempe por feminismo kaj GLAT-rajtoj. Inter 2006 kaj 2012 ŝi estis altranga membro de la Eŭropa Fondumo por Demokratio kun sidejo en Bruselo[1].
Manji naskiĝis apud Kampalo en Ugando[2] kaj venis kune kun sia familio al Kanado kiel rifuĝintoj kiam ŝi havis kvar jarojn[3]. En tiu tempo la uganda diktatoro Idi Amin forpelis ĉiujn azianojn kaj aliajn ne-afrikanojn el Ugando[4].
Ŝi studis historion ĉe la Universitato de Brita Kolumbio. Inter 1998 kaj 2001 ŝi estis produktanto de televida programo, Q Files en la televida kanalo Citytv . Ŝi ankaŭ estis gastigantino kaj produktanto de aliaj programoj. Ŝi estas nuntempe direktoro de la kanada televida kanalo VERB, kiu fokusiĝas gejunulojn kaj kulturan diversecon. Ŝi ankaŭ havas sian propran televidan programon en TVOntario.
Manji estas la direktorino de la "Moral Courage Project" en la Universitato de Novjorko.
En la lastaj jaroj ŝi estis konata pro ia kritikema pozicio kontraŭ la islama fundamentismo kaj la ortodoksaj interpretoj de la Korano. La tagĵurnalo The New York Times priskribas ŝin kiel la plej malbona inkubo de Osama bin Laden.
En ŝia defendo de la kritika pensado, nomata ankaŭ ijtihad (araba por 'rajto je religiaj interpretadoj'), Manji kreis organizaĵon dediĉitan al la starigo de reto por islamanoj kiuj interesiĝas pri liberala reformo de la islamo.
Irshad Manji ne surmetas hiĝabon ĉar ŝi interpretas la Koranon tiel ke hiĝabo estis nur surmetita de virinoj kaj filinoj de Profeto Mohamedo.
Risking Utopia: On the Edge of a New Democracy (1997)
The Trouble with Islam: A Muslim's Call for Reform in Her Faith (2002)
Don't Label Me (2019)
(angla) Oficiala retejo de Irshad Manji
(angla) Klarigoj pri la starpunktoj de Irshad Manji