Isabel Sarli | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Isabel Sarli | ||
Naskonomo | Hilda Isabel Gorrindo Sarli | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1929 en Concordia | |
Morto | 25-an de junio 2019 (89-jaraĝa) en Bonaero | |
Mortis per | Korhalto vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Argentino vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Armando Bó (en) (1956–1981) vd | |
Amkunulo | Armando Bó (en) vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Alia nomo | Coca vd | |
Okupo | aktoro modelo partoprenanto de belec-konkurso vd | |
Aktiva dum | 1959– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hilda Isabel GORRINDO SARLI (hispanlingva prononco isaˈβel ˈsaɾli; 9a de Julio 1935 - 25a de Junio 2019), kromnomita Coca [KOka],[1] estis argentina aktorino kaj glamura manekeno kiu estis konata pro stelulado en kelkaj pri sekso filmoj de Armando Bó,[2] speciale en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
Ŝi ekkarieris kiel manekeno kaj beleco-reĝino, iĝante Miss Argentina kaj atingante la duonfinalon de Fraŭlino Universo 1955.[3]
Ŝi estis "malkovrita" de Bó en 1956 kaj aktordebutis la sekvan jaron per El trueno entre las hojas, en kiu polemikiga nuda sceno montranta Sarli faris ĝin la unua filmo kiu aperigis tutan frontan nudecon en argentina kinarto.
Kiel muzo kaj protagonistino de la filmo de Bó, Sarli iĝis esenca seksosimbolo sialande kaj populara figuro tutmonde.
Post la morto de Bó en 1981 Sarli praktike retiriĝis el aktorado ĝis la 1990-aj jaroj, kiam ŝi aperis en kelkaj kinroloj kaj televidaj kameoj ĝis sia morto en 2019.
Ekde la jaro 2000 kaj antaŭen ŝiaj filmoj estis retaksitaj pro siaj enhavoj de iama kulturo kaj kiĉo kaj estas agnoskitaj kiel kultaj klasikaĵoj, dum Sarli mem estis establita kiel pop-ikono.[4]