Isahaja | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Japanio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 133 512 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 416 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 51′ N, 130° 3′ O (mapo)32.843388888889130.05313888889Koordinatoj: 32° 51′ N, 130° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 321,23 km² (32 123 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Isahaya, Nagasaki [+] | |||||
Isahaja, (japane 諫早市) estas urbego en Japanio, en insulo kaj regiono Kiuŝuo, en Gubernio Nagasaki.
En 2024 Isahaja havis populacion de 131 467. En fino de la 1940-aj jaroj Isahaja atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Isahaja situas inter oceano kaj montaro laŭ rivero, iomete sur rekuperaj teroj. Gubernia sidejo Nagasako troviĝas 19, Omuta 44, Sasebo 46, Kumamoto (urbo) 66, ĉefurbo Tokio 931 kilometrojn aere laŭ [1].
Isahaja aperis unue en dokumentoj en la Kamakura-epoko. En 1889 Isahaja estis kreita moderna municipo, poste en 1923 2 apudaj vilaĝoj estis aldonitaj al la origina areo. En 1940 ĝi urbiĝis, ĉar pliaj vilaĝoj estis aldonitaj. En 1957 granda inundo okazis kun pli ol 500 viktimoj kaj 3500 vunditoj. Rekuperoj komenciĝis en 1989, riverdigoj kaj kluzoj estis konstruitaj. En 2005 pliaj komunumoj aliĝis al Isahaja.
Pro ĝia geografia loko Isahaja longe estis transporta interligo por Nagasako. Multaj industriaj parkoj altiris kompaniojn por produkti elektronikaĵojn kaj plurajn komponentojn. La komerca fiŝkaptado ankaŭ estas grava por la loka ekonomio.
En Isahaja krom privata universitato la lernado okazas en mez- kaj baznivelaj lernejoj.
Isahaja havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn. Pri marhaveno informo ne estis trovita.
Isahaja situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 2213 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive iomete neĝas.