Isehara

Isehara
Flago
urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Kanagavo

Koordinatoj35° 24′ N, 139° 19′ O (mapo)35.402944444444139.31497222222Koordinatoj: 35° 24′ N, 139° 19′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo55,56 km² (5 556 ha) [+]
Areo55,56 km² (5 556 ha) [+]
Loĝantaro102 088 [+] (1-a de septembro 2020)

HorzonoUTC+9

Isehara (Japanio)
Isehara (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Isehara, Kanagawa [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Isehara, (japane 伊勢原市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Kanagavo.

Ĉefvojo en Isehara

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Isehara havis populacion de 101 415. En la 2000-aj jaroj ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Kultura halo

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Isehara situas sur montetoj apud piedoj de en:Mount Ōyama (Kanagawa) (1252 m) kaj najbare de ties nacia parko. Acugi troviĝas 7, Hiratsuka kaj Hadano po 8, Sagamihara 8, Ĉigasaki 11, Zama 13, Fuĝisava 16, Sagamihara 19, gubernia sidejo Jokohamo 31, ĉefurbo Tokio 35 kilometrojn aere laŭ [1].

La areo de Isehara apartenis al pluraj administraciaj unuoj dum la historio. En 1889 Isehara urbiĝis, samtempe ĝi estis municipo. La urbo komencis evolui post malfermo de la elektra fervojo en 1929. En 1954 la urbo estis kunfanditaj al najbara urbeto kaj tri vilaĝoj. En 1971 ankaŭ plia vilaĝo aliĝis.

La loĝantoj plejparte estas navedantoj, tamen ankaŭ loke kelkaj fabrikoj kaj uzinoj funkcias.

Stacidomo en Isehara

Isehara havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn pro la navedantoj.

En Isehara 3 kampusoj de aliaj universitatoj funkcias.

Isehara situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas inter 14,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1906 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.

Bildoj pri Isehara
Banko
Biblioteko
Poŝtejo
Templo
Kirko


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans