Tiu termino Islama fundamentismo aludas al movadoj kiuj sekvas strikte la indikojn de la Korano kaj de la islama leĝaro ŝario. Ili aperis kiel reago unuarange al la reformismaj klopodoj dum la unua duono de la 20a jarcento -kiujn oni konsideris kiel tute inspiritaj de la okcidenta kaj kristana kulturoj- kaj duarange al la politika eksterlanda influo en la arabaj ŝtatoj - ĉefe pro ekonomiaj interesoj rilate al nafto kaj ties industrio kaj komerco. La Islama fundamentismo atingis grandajn politikajn sukcesojn: kreska nombro de landoj adoptis aŭ akceptis aplikojn de la islama aŭ islamisma juro. En 1979, en Irano, revolucio enpovigis la ajatolahon Ĥomejni.[1] En Somalio ekde la 1990-aj jaroj okazas milita konstanta stato inter diversaj frakcioj, el kiuj kelkaj tute islamfundamentismaj. En Alĝerio forta islamisma movado konkurencas kun pli modernaj politikaj partioj. En Afganio post la forpelo de la soveta reĝimo, kaj nova enlanda milito, instaliĝis la reĝimo de la talibanoj.
La defendo en la Kurano de la jihado, konsiderata kiel sankta milito, utilis al la radikalaj sektoroj por justigi uzadon de perforto por liberigo de islama lando, konsiderinte pri "liberigo" la instalon de islamisma reĝimo. Tiu sinteno ne estas kunsentata de aliaj pli moderaj islamanoj.[2]
Ĉar Islamo dekomence en la historio estis religia sistemo pli ligata al la politika ŝtato ol ĉe aliaj religioj, kiaj kristanismo, judismo aŭ hinduismo, la kontraŭstaro de aliaj landoj kaj socioj estis konstanta ekde la apero de Islamo kaj ties dum epokoj forta rilato al la fundamentismo.