Ismaël Lô | |
---|---|
![]() Lô en Mumes Festivalo
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1956 (68-jaraĝa) en Dogondoutchi |
Deveno | ![]() ![]() |
Ĝenroj | Ĵazo Soulo |
Profesio | kantisto, muzikkomponisto |
Instrumentoj | Gitaro |
Aktivaj jaroj | 1970aj jaroj-nun |
Eldoninto | Barclay |
Retejo | Ismaël Lô |
Signifa instrumento | |
voĉo | |
![]() | |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Senegalo ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro aktoro kantoverkisto kantisto gitaristo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.ismael-lo.com |
Ismaël Lô (ankaŭ Ismaël Lo) estas senegala muzikisto. Li naskiĝis en Dogondoutchi, Niĝero, la 30-an de aŭgusto 1956, el senegala patro kaj niĝera patrino. Baldaŭ post la naskiĝo de Lo la familio revenis al Senegalo, kie ili ekloĝis en la urbo Rufisko, proksime de la ĉefurbo Dakaro. Li ludas gitaron kaj buŝharmonikon.
En la 1970-aj jaroj, Lo studis ĉe la Arto-lernejo de Dakaro. Li poste aliĝis al la populara grupo Super Diamono, sed foriris en 1984 por komenci soloan karieron. Dum la venontaj kvar jaroj Lo surbendigis kvin sukcesajn solalbumojn.
En 1990, Lo subskribis surbendigo-interkonsenton kun Barclay kaj surbendigis en Francio la solalbumon Ismael Lo, sian sesan. Danke al la sukceso de la unuopaĵo "Tajabone" la albumo iĝis sukcesotrafo en la eŭropan furorliston. La albumo komencis la internacian karieron de Lo.
Iso surbendigis kaj eldonis en 1994 kaj ankaŭ sukcesis. La albumo enhavas mallaŭtajn gitarmelodiojn kaj senegalajn mbalakso-ritmojn. La sekvan jaron Lo koncert-vojaĝis en Afriko. La kompilaĵo Jammu Africa publikiĝis en 1996. La kanto "Without Blame" estas duvoĉaĵo kun Marianne Faithfull.
La kanto de Lo "Tajabone" kunmuzikis en la filmo Todo sobre mi madre de Pedro Almodóvar .
En 2002, li fariĝis Kavaliro de la Legio de Honoro.
Lia plej malfrua albumo Sénégal surbendiĝis en Dakaro, Parizo kaj Londono. Lo diris pri ĝi: "Doni al tiu albumo la titolon Sénégal estis mia maniero laŭdi mian propran landon, rekone de ĉio donita de ĝi al mi".[1]
En 1997, Lo ĉefrolis en la filmo de Moussa Sene Absa "Tableau Ferraille" (Fera Pejzaĝo).
La filmo " Manpremo kun la diablo (2007)", pri la ruanda gentomurdo, komenciĝas per la kanto de Lo "Jammu Africa".
Jaro | Filmeto |
---|---|
1994 | "Rero" |
2006 | "Afriko Nossa" (kun Cesaria Evora)
|