Ivica DAČIĈ (serbe Ивица Дачић; naskita la 1-an de januaro 1966 en Prizren, SFR Jugoslavio, hodiaŭ Kosovo) estas serba politikisto kaj ŝtatisto, kiu estis Ĉefministro de Serbio de la 27-an de julio 2012 ĝis la 27-an de aprilo 2014 kaj portempa ĉefministro en 2017 de majo ĝis junio kaj en 2024 de marto ĝis majo. Unua Vicministroprezidento kaj Ministro pri Eksteraj Aferoj de la 27-a de aprilo 2014 ĝis la 22-a de oktobro 2020.[1][2]. Prezidanto de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) de la 1-a de januaro 2015 ĝis la 1-a de januaro 2016, Prezidanto de la Socialista Partio de Serbio. Ministro pri Internaj Aferoj ekde la 2-a de majo 2024.
Ekde 2006 li estas la gvidanto de la Socialista Partio de Serbio (SPS), kaj estis Ministro por internaj aferoj en 2008-2014.
Post la "buldozerrevolucio" kaj la forigo de Slobodan Miloŝeviĉ (2000-2001), Dačiĉ estis elektita al la gvidado de la partio kaj iĝis ĝia partiestro [3]. Sub lia gvidado, la partio ŝanĝiĝis de la antaŭa naciisma tendenco al politika linio kiu antaŭenigas proksimiĝon kun la Eŭropa Unio.
Komentistoj priskribis liajn politikajn poziciojn kiel popolisma [4][5][6] kaj naciisma [7][8][9].