La iĝavoj estas etno en Niĝerio en la delto de la rivero Niĝero kun, laŭ indikoj de la iĝavoj mem, 14 milionoj da anoj.
La elterigo kaj enŝipigo de la nafto en la mangrovarbaroj de la Niĝerdelto kaŭzas grandajn perdojn kaj damaĝojn en la medio [1] kaj malpliigas tiel la vivobazojn de la iĝavoj kaj aliaj etnoj. Per la gajnoj el la naftekspluato la regiono pfofitas nur minimume. Tio kondukas al konfliktoj en la niĝerdelto kun la iĝavoj; la Movado por emancipiĝo de la Niĝerdelto batalas ekde 2006 perforte por sia afero.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.