Jablonné v Podještědí (Německé Jablonné) | |||
germane Deutsch Gabel | |||
urbo | |||
la urbocentra placo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jablonné v Podještědí | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Jablonné v Podještědí | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Situo | Jablonné v Podještědí | ||
- alteco | 315 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 45′ 56″ N 14° 45′ 39″ O / 50.76556 °N, 14.76083 °O (mapo) | ||
Areo | 57,84 km² (5 784 ha) | ||
Loĝantaro | 3 741 (2024) | ||
Denseco | 64,68 loĝ./km² | ||
Unua skriba mencio | 1249 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 471 25 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 561631 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 12 | ||
Bazaj setlejunuoj | 15 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.jablonnevp.cz | |||
![]() |
Jablonné v Podještědí (germane Deutsch Gabel, ĝis la jaro 1901 nur Gabel) estas urba municipo de Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la regiono Liberec kaj al ties samnoma distrikto Liberec. La urbo situas en la norda parto de Ĉeĥio, 90 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago kaj 20 kilometrojn nordoriente de la distrikta centro Česká Lípa, ĉe la eŭropa ŝoseo 442 inter Nový Bor kaj Liberec. En 2024 la urba municipo havis 3 741 loĝantojn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oybin, Zittau, Rynoltice, Hrádek nad Nisou, Velký Valtinov, Stráž pod Ralskem, Janovice v Podještědí, Dubnice, Kunratice u Cvikova, Mařenice, Krompach kaj Brniště.
La urbo estis fondita antaŭ la jaro 1249 kaj dokumente unuafoje menciiĝis en tiu jaro. En la mezepoko ĝi estis ekonomie grava urbo laŭlonge de la komerca vojo inter Prago sude kaj Zittau kaj la aliaj urboj de Luzacio norde. En 1895 la urbo havis 2330 loĝantojn. La 1-an de decembro 1930 estis 2406, inter ili 2159 germanoj, 180 ĉeĥoj kaj 65 alilandanoj. La 17-an de majo 1939 estis 2159. En 1945 preskaŭ ĉiuj germanlingvaj urbanoj forpeliĝis el la regiono.
Ĝis la 31-a de decembro 2006 la urbo cetere apartenis al la najbara distrikto Česká Lípa.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 305 |
1880 | 8 034 |
1890 | 7 309 |
1900 | 7 240 |
1910 | 6 983 |
1921 | 8 075 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 6 706 |
1950 | 4 011 |
1961 | 4 081 |
1970 | 3 919 |
1980 | 4 080 |
1991 | 3 824 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 690 |
2014 | 3 672 |
2016 | 3 656 |
2017 | 3 610 |
2018 | 3 611 |
2019 | 3 622 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 667 |
2021 | 3 625 |
2022 | 3 685 |
2023 | 3 779 |
2024 | 3 741 |
La urbo membriĝas en partojn: Jablonné v Podještědí, Česká Ves, Heřmanice v Podještědí, Kněžice, Lada v Podještědí, Lvová, Markvartice, Petrovice, Pole, Postřelná, Valdov kaj Zámecká.
|