Jack Smith | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1932 en Columbus |
Morto | 18-an de septembro 1989 (56-jaraĝa) en Manhatano |
Mortokialo | Morto pro aidoso |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmaktoro aktoro fotisto ĉefkameraisto |
Verkoj | Flaming Creatures |
Jack Smith (14a de Novembro 1932 – 25a de Septembro 1989) estis usona filmfaristo, aktoro, kaj pioniro de subkultura kino. Li estis ĝenerale laŭdata kiel fonda patro de usona performanca arto, kaj estis de kritikistaro agnoskita kiel majstra fotisto, kvankam lia fota verkaro estas rara kaj restas tre nekonata.
Smith edukiĝis en Teksaso kie li faris sian unuan filmon, Buzzards over Baghdad, en 1952. Li translokiĝis en Novjorkon en 1953.[1]
La plej fama (kaj ĉefe la plej notinda) el la verkoj de Smith estas Flaming Creatures (1963). Tiu filmo estas satiro de la holivudaj filmoj de kategorio B kaj estas omaĝo al aktorino Maria Montez, kiu stelulis en multaj tiaj produktaĵoj. Tamen, aŭtoritatoj konsideris kelkajn scenojn kiel pornografiaj. Kopioj de la filmo estis konfiskitaj ĉe la premiero kaj ĝi estis sekve malpermesita (teknike, ĝi estas ankoraŭ malpermesita ĝis nun).
Notoj
Bibliografio