![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jacobaea paludosa
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Jakobeo marĉa aŭ science Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL., sin.: Senecio paludosus L.) estas plantospecio el la genro Jacobaea.
Jacobaea paludosa kreskas kiel plurjara herba planto kaj kreskas de 50 ĝis 200 cm. La planto formas rampantajn rizomojn. La folioj de la tigoj ne estas dividitaj kaj aspektas ov- ĝis lancet-formaj, ili havas neregulajn akrajn dentojn kaj „orelojn“, ili estas 7- ĝis 15-oble pli longaj ol larĝaj. La malsupra surfaco de la folioj estas grize peltaj.
La tuta foliaro konsistas el multaj kapituloj. La kapituloj havas diametron de tri ĝis kvar centrimetroj. La ekstera vualo havas sep ĝis dekdu foliojn. Unu kapitulo havas 9 ĝis 18, malofte ĝis 20 helflavajn langetflorojn. La planto formas 3 – 4 mm longajn aĥenojn kun papuso.
La kromosomonombro estas 2n = 40.
La ĉefa disvastigejo de la marĉa jakobeo estas la komtinenta Eŭropo. Ankaŭ en la orienta Hispanio kaj la riverdelto de la Rodano. La disvastigejo en la sudo estas la sudo de meza Francujo trans la okcidentaj Alpoj kaj la pada ebenaĵo ĝis Trakio ĉe Nigra Maro, en la nordo la limoj estas Anglujo trans suda Svedujo kaj Estonujo ĝis norda Rusujo.
La marĉa jakobeo kreskas en malsekaj, humozaj nitrogenriĉaj lomaj grundoj. La planto toleras partatempan inundon. Ĝi kreskas en kareksejoj starantaj kaj malrapide fluantaj akvejoj, fosaĵoj kaj faŭltarbaroj.
La unua publikigaĵo okazis 1753 sub la nomo Senecio paludosus fare de Carl von Linné. La novkombinaĵo al Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL. okazis 1801 fare de Gottfried Gaertner, Bernhard Meyer kaj Johannes Scherbius en Oekonomischen Flora der Wetterau, volumeno 3, 1, p. 211. Pliaj sinonimoj por Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL. estas: Senecio bohemicus TAUSCH, Senecio riparius WALLR., Senecio paludosus subsp. bohemicus (TAUSCH) ČELAK., Senecio paludosus subsp. tomentosus ČELAK. non W.D.J.KOCH. La epiteto paludosa signifas „marĉo“.
La formoriĉa specio Jacobaea paludosa estas metita de kelkaj aŭtoroj en kelkaj subspecioj: