Jacques Ellul | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jacques Ellul | |||||
Naskonomo | Jacques César Émile Ellul | ||||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1912 en Bordeaux | ||||
Morto | 19-an de majo 1994 (82-jaraĝa) en Pessac | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Universitato de Bordozio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo sociologo universitata instruisto verkisto filozofo membro de Franca rezistado vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Tekniko aŭ la Problemo de la Jarcento ❦ La Politika Iluzio ❦ Nekropsio de la Revolucio ❦ De Revolucio al Ribelo ❦ Anarkio kaj Kristanismo ❦ La Teknikista Sistemo ❦ Ŝanĝo de Revolucio vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jacques ELLUL (naskiĝis la 6-an de januaro 1912 en Bordozo, mortis la 19-an de marto 1994) estis franca filozofo, teologo kaj sociologo, ĉefe konata pro siaj studoj kaj tezoj pri la teĥnika socio, kiun li profunde kritikis kaj kiun li taksis esti sistemo memdisvolviĝanta kaj memkreskanta, kaj kiu havas multajn profundajn prihumanismajn malutilojn. Li estis devene protestanto kristana, sed estas ĝenerale klasita inter la anarĥiistoj.
Profunde korligita al Akvitanio, liaj kosmopolitaj radikoj igis lin malema al ĉia naciismo. Lia patra avino estis serba, lia avo italo, sed naskita en Malto, kaj lia patro, naskita en Triesto, estis samtempe aŭstria civitano kaj brita subjekto. Lia patrino estis filino de francino kaj portugalo nomita Mendès.