Jacques Loussier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1934 en Angers |
Morto | 5-an de marto 2019 (84-jaraĝa) en Blois |
Tombo | Cour-sur-Loire |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo |
Familio | |
Infano | Jean-Baptiste Loussier (mul) |
Okupo | |
Okupo | pianisto ĵazmuzikisto komponisto filmkomponisto |
TTT | |
Retejo | http://loussier.com |
Jacques Loussier (* 26-an de oktobro 1934 en Angers -- 5-a de marto 2019) estis franca pianisto kaj aranĝisto.
Jam en la aĝo de dek jaroj li sekvis pianolecionojn. Sian unuan pecoj de Bach, preludo el Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach, li ludis je la ĉagreno de sia familio kvardek-, kvindekfoje sinsekve. „Kaj tiam ĝi okazis; mi elprovis etajn ŝanĝojn, ĉirkaŭludis la temon.“ Ĉi tiun proprecon same kiel la ŝatego de Bach Jacques Loussier ankaŭ daŭrigis, kiam li forlasis sian naskiĝurbon Angers, por studi je la pariza konservatorio ĉe la fama Yves Nat.
Post la konservatorio li vojaĝis kun rumanaj ciganoj en Kubo sub diktatoro Batista, militservis en Alĝerio, je kio li krome prezentiĝis en la alĝeria radio, kaj verkis por televido, filmoj, kanzonoj kaj aliaj.
Li famiĝis per siaj ĵazigitaj interpretadoj de multaj verkoj de Johann Sebastian Bach. Ĉi tiun kombinaĵon ekideis Loussier 1959 dum sia studo, kiam li inter siaj kunstudentoj jam ĝuis vastan famon, sekve de kio li fondis la ensemblon Play Bach Trio, kun kiu li prezentis kaj surdiskigis ĉi tiujn modernajn komponaĵojn. Al la ensembleo instrumentita kiel pianotrio en ĵazo, apartenis kontrabasisto Pierre Michelot kaj frapinstrumentisto Christian Garros. La kvar Decca-diskaroj vendiĝis nur ĝis 1999 ses milionojn fojojn.
En 1978 Loussier malfondis la trion pro tro alta vojaĝostreĉo („mi estas laca je vojaĝado“) kaj la volo sindediĉi al propraj komponaĵoj kaj la vinkultivado. Li retiriĝis en sian Chateau Miraval en Provenco. Mallonge poste Loussier instalis propran sonregistrejon, kie li verkis por akustikaj kaj elektraj instrumentoj. En ĉi tiu tempo ekestis i.a. la "Baroka meso de la 21-a jarcento" nome Lumières. Li kunlaboris ankaŭ kun muzikistoj kiel Pink Floyd, Elton John, Sting, Muse, Sade, Steve Winwood kaj Yes.
En 1985, tricent jarojn post la naskiĝo de Bach, li denove fondis „Play Bach Trio“ kun du kunuloj spertaj pri ĵazo. Liaj akompanantoj en ĉi tiu dua „Play Bach Trio“ estis komence Vincent Charbonnier (baso) kaj André Arpino (frapinstrumentaro). Kiam Charbonnier en 1997 suferis apopleksion, ĵazbasisto Benoît Dunoyer de Segonzac anstataŭis lin. En pli nova tempo Loussier registris interpretaĵojn de komponaĵoj de Erik Satie, Claude Debussy, Maurice Ravel, Antonio Vivaldi kaj aliaj.
La 28-an de julio 2004 la trio ludis kadre de MDR-Musiksommer (muziksomero) koncerton kun selektaj pecoj de Bach, Debussy ktp. en la Thomas-preĝejo je Lepsiko.
En 2010 Jacques Loussier ricevis pro sia vivoverko la germanan premion German Jazz Trophy.
Glenn Gould, fama interpretisto de Bach-komponaĵo, onidire diris pri Loussier: „Play Bach is a good way to play Bach” (Play Bach estas bona metodo por ludi Bach-on).