Jadraque

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jadraque (stacidomo).
Jadraque
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19240, 19246 kaj 19247
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 1 417  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 2° 55′ U (mapo)40.926666666667-2.9236111111111Koordinatoj: 40° 56′ N, 2° 55′ U (mapo) [+]
Alto 832 m [+]
Areo 38,91 km² (3 891 ha) [+]
Jadraque (Kastilio-Manĉo)
Jadraque (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Jadraque
Jadraque (Hispanio)
Jadraque (Hispanio)
DEC
Situo de Jadraque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jadraque [+]
vdr

Jadraque [ĥaDRAke] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 417 loĝantoj sur areo de 38,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36,4 loĝantoj/km². Estas du domaroj nome Jadraque mem kaj Castilblanco de Henares.

Toponimio kaj loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

La loknomo estas toponimo de araba deveno: "Xadraq" [ĥaDRAk]. La loĝantoj nomiĝas jadraqueños [ĥadraKEnjos] respektive jadraqueñas [ĥadraKEnjas].

Jadraque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 830 m super marnivelo; je 48 km nordoriente el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°55′36″N 2°55′25″Ok.

Situa sur la valo de la rivero Henares, ĝia monumenta kastelo havigas belan vidaĵon de la valo kio konvertas ĝin en turisma haltejo deviga en La Alcarria. Je 4 km de la vilaĝo, troviĝas Castilblanco de Henares, submunicipo de la municipo de Jadraque.

Nordokcidente: La Toba Norde: Medranda Nordoriente: Jirueque
Okcidente: Membrillera Oriente: Bujalaro kaj Argecilla
Sudokcidente: Casas de San Galindo kaj Espinosa de Henares Sude: Miralrío Sudoriente: Villanueva de Argecilla kaj Ledanca

En la ĉirkaŭaĵoj de tiu municipo okazis, en la unua duono de la 15-a jarcento renkonto cele al batalo de la kastilia kaj aragona armeoj dum la regado de Johano la 2-a de Kastilio kaj de lia kuzo Alfonso la 5-a de Aragono. La batalo, finfine, povis esti evitata danke al la interveno de la kastilia reĝino Maria de Aragono, edzinreĝino de Johano la 2-a kaj fratino de Alfonso la 5-a.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de pli ol 2 000 loĝantoj en 1950 al 1 497 en 2016 (en 1860 estis 2 384 loĝantoj), tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Jadraque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Jadraque kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 1417 en 2023.

Histori-arta heredo

[redakti | redakti fonton]

En la urba kerno elstaras: la preĝejo de la 17-a jarcento, kiu enhavas pentraĵon Kristo kolektante siajn vestojn, de Francisco de Zurbarán, kaj skulptaĵon atribuitan al Pedro de Mena. La domego de la Ursulinoj,[1] kiu servis de rifuĝejo en 1808 al la politikisto de la Klerismo, Jovellanos,[2] kaj al la pentristo Francisco de Goya. Alia domego, malsimila, estas tiu de la Inkvizicio, en la ĉefa placo kaj kun la blazono de la institucio parte detruita.

Kastelo de la Cido (15-a jarcento).

En la ĉirkaŭoj, la ĉefa monumento estas la menciita Kastelo de Jadraque aŭ Kastelo de la Cido. Alia interesa komplekso estas la Sanktejo de Nia Sinjorino de Valbuena.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

  1. Kaj antaŭe nobela domego de la klerisma Arias de Saavedra, kie gastiĝis, kvankam ne koincidis, Jovellanos kaj Goya: Jovellanos: enigmas y certezas, de Manuel Álvarez-Valdés kaj Valdés. Fundación Alvar González. Gijón, 2002; pp.400-401. ISBN 84-922159-9-2.
  2. Gaspar Melchor de Jovellanos: Diario de viaje desde Bellver (Mallorca) a Jadraque (Guadalajara). Regreso del destierro. Mallorca, 5 de abril, 23 de junio de 1808.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • José Antonio Ochaíta. La voz de la Alcarria. El Príncipe de la Copla; de Tomás Gismera Velasco. ISBN 978-1534703056

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]