Jagtial | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 505327 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 103 930 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 839 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 48′ N, 78° 56′ O (mapo)18.878.93Koordinatoj: 18° 48′ N, 78° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 264 m [+] | ||
Areo | 17,8 km² (1 780 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Jagtial (aŭ Jagtjala, telugue జగిత్యాల) estas urbego, municipo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Jagtial situas sur montetaro en averaĝa alteco de 293 metrojn de la marnivelo. Karimnagar troviĝas 44, Ramagundam 55, Siddipet 77, Nizamabad 86, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 165, Mumbajo 641, Kolkato 1069, tutlanda ĉefurbo Delhio 1108 kilometrojn (aere) [1].
Laŭ la censo en 2011 Jagtial havis populacion de 103 930. La legopovo estas 77,5 %.
La stelforma fortikaĵo estis konstruita en 1747 kun helpo de francaj inĝenieroj. Ĝis kreo de memstara distrikto la areo apartenis al distrikto de Karimnagar. La urbo estis formita kiel triagrada municipo en 1952, transformita al duagrada en 1984 kaj unuagrada en 2009.
La plej grava kaj oficiala lingvo en Jagtial estas la telugua, sed la hinda, la urdua kaj la angla ankaŭ estas popularaj.
En Jagtial vivas precipe hinduoj.
Jagtial situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). La plenjara precipitaĵo ne atingas la 1000 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, en februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-34 °C.
Apud Jagtial preteriras la fervoja linio konstruita lastatempe. Al la urbego kuras 4 vojoj.