Jai Hind | ||
periodaĵo • gazeto | ||
---|---|---|
Speco | Taggazeto | |
Formato | Grandgazeto[1] | |
| ||
Lando | Barato | |
Urbo | Raĝkot, Guĝaratio, Barato | |
Posedanto | Grupo Jaihind | |
Publikigisto | Grupo Jaihind | |
Establodato | 1948 | |
Politiko/ Ideologio |
Centra | |
| ||
Retejo | jaihindnewspaper | |
Jai Hind [ĝai hind] (guĝarate જય હિન્દ, IAST: Jaya Hinda, trad. venku Hindustano) estas ĵurnalo eldonata ĉiutage en la guĝarata[2] en Raĝkot,[3] en ŝtato Guĝaratio de Barato. Ĝin posedas la eldonejo Jai Hind Publications.[4]
Ĝi cirkulas en la regionoj de Raĝkot, Ahmedabado, Ĝamnagar, Ĝunagad, Porbandar, Bavnagar, Amreli, Surendranagar kaj Kutĉ, en la barata ŝtato Guĝaratio. N. L. Ŝah estis la fondinto de Jai Hind.[5] Ĝi estis la unua taggazeto en la guĝarata eldonata en Raĝkot.[mankas fonto]
Jai Hind estis fondita en 1948 en Raĝkot[2][1] kaj alia eldono — en Ahmedabado — estiĝis en 1962.[6][5] Ĝi estas la unua ĵurnalo en la guĝarata kiu adoptis modernan presan teĥnologion kaj rapidan disdonadan sistemon.[mankas fonto] Ĝi ankaŭ estis la unua taggazeto en Guĝaratio kun du diversaj eldonejaj centroj.[mankas fonto]
En 1950, la Ĉefa Sekretario de la Registaro de Sauraŝtra postulis, ke pluraj ĵurnaloj, inkluzive de Jai Hind, kiuj pritraktis la tumultojn en Raĝkot tiun jaron, devis ricevi aprobon de distrikta magistrato antaŭ esti presataj. Tamen, la alta kortumo de Guĝaratio taksis ĉi tiun ordenon kontraŭleĝan, la 11-an de septembro 1950.[3]