La sovetunia Jakovlev Jak-4 (ankaŭ: BB-22) estis malpeza bomb- kaj skoltaviadilo de la dua mondmilito. La Jak-4 estis dusideja subflugila aviadilo el ligno-metala miksaĵa konstruo. Ĝi povis kunporti kvar bombojn (ĝis po 50 kg) kaj pluajn sub la flugiloj.
Aleksander Jakovlev evoluigis tiun tipon fine de la 1930-aj jaroj kiel pli rapida fotad-skoltilo ol AIR-22. La unua flugo okazis la 22-an de februaro en 1939. Post la flugprovoj, oni decidis trakonstrui la tipon al malpeza bombaviadilo. Tiuj traonstruoj finiĝis la 31-an de decembro kaj la aviadilo ricevis du maŝinpafilojn kaj unu bombĵetilon.
La originala nomo estis BB-22 (Ближний бомбардировщик) estis uzata ĝis fino de 1940 kaj validas ankaŭ por Jak-2 kaj ankaŭ por Jak-4.
La aviadiloj Jak-4 suferis grandajn perdojn dum komenco de la milito, oni uzis ilin poste nur por skoltado. Sukcesa tipo pro lacelita tasko estis la Petljakov Pe-2.
Karakterizaĵo | Datenoj |
---|---|
Konstruisto | Aleksander Jakovlev |
Konstrujaro(j) | 1939-1941 |
Longo | 10,18 m |
Enverguro | 14,00 m |
Alto | 3,10 m |
Flugila surfaco | 29,40 m² |
Motoro(j) | du likvomalvarmigitaj 12-cilindraj seriaj motoroj, tipo Klimov M-105R |
Povumo | je 809 kW |
Maks. rapideco | 399 km/h en grundoproksimo 533 km/h en alto de 5.050 m |
Atingovpovo | maks. 740 km |
Serva flugalto | 9.700 m |
Malplena maso | 4.000 kg |
Starta maso | maks. 6.115 kg |
Skipo | 2 |
Armiloj | unu rigida 7,62-mm-MGŜKAS unu movebla 7,62-mm-MG ŜKAS pafante malantaŭen 400 ĝis maks. 800 kg bomboj interne kaj ekstere |