Ĵambuo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acmella oleracea (L.) R.K.JANSEN | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĵambuo (Acmella oleracea) estas plantspecio el la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Pro la doloranestezia efiko la planto nomiĝas en la angla toothache plant („dentdolora planto“), pro la formo de la florkapitulo ĝi ankaŭ nomiĝas eyeball plant („okulgloba planto“). Ankaŭ pro la formo de la florkapitulo ĝi nomiĝas en la germana „Husarenknopf“ (huzara butono).
Minimume du pliaj specioj de la genro Acmella (A. ciliata, A. brachyglossa) nomiĝas ankaŭ „ĵambuo“, sed ili ne havas grandan signifon.
Acmella oleracea estas unujara, herba planto. La folioj estas simplaj kaj havas noĉitan folirandon. La planto formas kapitulon. La fruktoj estas akenoj. La specio ne toleras froston.
Kuiritaj folioj de ĵambuo estas uzataj por diversaj tradiciaj pladoj en la nordo de Brazilo, ekzemple Pato no Tucupí (anasaĵo stufita en la likvaĵo ekstraktita el maniokaj radikoj kaj spicita kun ĵambufolioj kaj aliaĵoj) .Tio estas kulinara specialaĵo en la regiono Belém ĉefurbo de la ŝtato Parao.
La folioj efikas kontraŭinflame; la kontraŭbakteria efekto neniam povas esti pruvita.[1] En la popola medicino la planto estas uzata kontraŭ reŭmatismo, artrito, gingivito kaj haŭtomikozoj. Post la maĉado de krudaj folioj sur la lango eksentiĝas eferveska sento.
Ĵambuo (jen la specio Acmella ciliata (KUNTH) CASS.) de foiro en Bragança, norda Brazilo: