James Miller | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
James Miller | |||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1968 en Haverfordwest | ||||
Morto | 2-an de majo 2003 (34-jaraĝa) en Rafah | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Downside School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro ĵurnalisto ĉefkameraisto filmproduktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James Miller (naskiĝinta la 18-an de decembro 1968 en Haverfordwest, Pembrokeshire, Kimrio - pafmortigita dum realigado de dokumenta filmo la 2-an de majo 2003 en Rafah, Gaza Sektoro) estis sendependa brita ĵurnalisto kaj produktoro.
Laŭ brita enketo, James Miller, kiu surhavis kuglorezistan veŝton kun grandaj literoj « TV », estis intence mortigita [1] en Rafah far israela soldato dum li faris dokumentan filmon titolitan « Morto en Gaza ».
Brita ĵurnalisto sin identiganta, kiel "Dan" deklaris ke « James Miller kaj aliaj du ĵurnalistoj svingis blankan flagon samtempe filmante ». « Ni estis plene videblaj por la trupoj, kun blanka flago kaj vestaĵoj markitaj per « presse » (reportero), tamen ili ekpafis, trafante James Miller », siaflanke raportis Abdel-Rahman Abdullah, sendependa palestina ĵurnalisto, kiu troviĝis surloke.
Tamen, en marto 2005, la israela armeo, fine de 18 monatoj da enketado, decidis ne kulpigi, pruvomanke, la leŭtenanton suspektitan pri respondeco de la mortigo.
James Miller estis patro de dujara knabo kaj kvinmonata knabino.
La dokumenta filmo de James Miller, titolita « Morto en Gaza »[2], ricevis plurajn premiojn, el kiuj tri Emmy Awards en Usono en septembro 2005, kaj tiu de la filmfestivalo pri la Homrajtoj « One World 2005 » en Prago en majo 2005.