Jan Barszczewski | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Jan Barszczewski Ян Баршчэўскі | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1795 en Murahi | |
Morto | 28-an de februaro 1851 (55-jaraĝa) en Chudniv | |
Tombo | Chudniv (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | pola • belorusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() | |
Alma mater | jezuita akademio en Polack ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto eldonisto poeto folkloristo ![]() | |
Laborkampo | Poezio kaj folklorscienco ![]() | |
Aktiva dum | 1809– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jan BARSZCZEWSKI (n. ĉ. 1794, vilaĝo Murahi, apud Polack - m. 12-an de aprilo 1851, urbo Ĉudnov, Ukrainio) - pola kaj belorusa verkisto.
Studis en Polacka jezuita lernejo. Post forveturo en Sankt-Peterburg, fondis rondeton de homoj, devenitaj el Belorusio. Laboris kiel repetitoro, guvernisto, servis en mara departamento.
Unuan verkon - versaron "Knabino" (1809) li verkis dum studado en polacka jezuita lernejo. Lia poemo "Zono de Venero" ne konserviĝis. Plejparte, liaj verkoj estis verkitaj pole, sed en ili la verkisto uzis belorusajn legendojn, folklorajn temojn, bildojn ("Du betuloj", "Tumuloj" kaj aliaj). Inter liaj beloruslingvaj verkoj estas "Knabino", "Vodko", "Ribelo de kamparuloj". Dum la jaroj 1844-1846 estis eldonitaj kvar volumoj de liaj plej gravaj verkoj "Nobelo Zavalnja, aŭ Belorusio en fantastikaj rakontoj".