Jan Czochralski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1885 en Kcynia |
Morto | 22-an de aprilo 1953 (67-jaraĝa) en Poznano |
Lingvoj | germana • pola |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno Pollando |
Alma mater | Teknologia Universitato Berlino |
Parencoj | Jan Antoni Czochralski (en) (frata nevo) |
Okupo | |
Okupo | inventisto metalurgo kemiisto universitata instruisto inĝeniero |
Jan Czochralski (naskiĝis la 23-an de oktobro 1885 en Kcynia/ en Grandpollando en la regiono Pałuki, mortis la 22-an de aprilo 1953 en Poznano/Poznań) – unu el la plej famaj polaj sciencistoj, profesoro pri kemio, metalsciencisto, inventinto de la hodiaŭ universale aplikata metodo ricevi unuopajn kristalojn de silicio, nomata poste procedo de Czochralski.
La unuopaj kristaloj de silicio fabrikataj laŭ la metodo de Czochralski estas nuntempe aplikataj amasskale por produktado de mikroprocesoroj. Danke al li ekzistas komputiloj, poŝtelefonoj kaj 90% de elektroniko. Li estas la plej ofte citata pola sciencisto en la nuntempa teknika kampo. Li kaj aliaj poloj: Koperniko, Kurio (Maria Skłodowska-Curie), Ignacy Łukasiewicz kaj Kazimierz Funk estas la plej eminentaj polaj intelektuloj kies genio ŝanĝis la mondan civilizon. Pola Parlamento (Sejmo) nomis la jaron 2013 "La Jaro de Jan Czochralski" omaĝe al tiu granda pola sciencisto, kaj en la Pola Senato okazis speciala scienca konferenco de la Pola Kemia Asocio kaj la Germana Kemia Asocio omaĝe al Jan Czochralski sub gvido de la vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński (li estas ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton / PGAE).