Jan Gebauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1838 en Nová Paka |
Morto | 25-an de majo 1907 (68-jaraĝa) en Královské Vinohrady |
Tombo | tombejo de Vinohrady |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Marie Gebauerová (en) , Jan Gebauer (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto politikisto filologo instruisto literaturhistoriisto ĵurnalisto tradukisto universitata instruisto pedagogo arthistoriisto |
Jan Gebauer (naskiĝis la 8-an de septembro 1838 en Úbislavice, mortis la 25-an de majo 1907 en Prago) estis ĉeĥa filologo kaj lingvisto, profesoro de ĉeĥa kaj slovaka filologioj en la Universitato de Karolo.
Jan Gebauer finis gimnazion en Jičín. Komence studis teologion, sed post tri semestroj ŝanĝis la studdirekton al lingvistiko. Li konatiĝis kun la slava, germana, klasika kaj hindeŭropa filologioj. Gebauer estis kreinto de nova gramatiko de la ĉeĥa lingvo kaj moderna maniero de historiaj sciencaj esploroj pri la ĉeĥa lingvistiko. Li estis aŭtoro de nefinita "Vortaro de malnovĉeĥa lingvo" kaj "Historia gramatiko de la ĉeĥa lingvo". Kun profesoro Tomáš Garrigue Masaryk venke gvidis scienc-literaturan kampanjon kontraŭ aŭtenteco de manuskriptoj, konsiderataj la plej malnova historia monumento de la ĉeĥa literaturo, kaj fakte estantaj falsigitaj el la periode de la nacia renaskiĝo (komenco de la 19-a jarcento).
En 1900 oni atribuis al li la titolon de honora doktoreco de la Jagelona Universitato.