Jan Nepomuk Štěpánek | |
---|---|
Jan Vilímek: J. N. Štěpánek | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1783 en Chrudim |
Morto | 12-an de februaro 1844 (60-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa |
Okupo | |
Okupo | verkisto dramaturgo tradukisto aktoro reĝisoro teatrestro |
Jan Nepomuk ŠTĚPÁNEK (naskiĝis la 19-an de majo 1783 en Chrudim - mortis la 12-an de februaro 1844 en Praha) estis ĉeĥa verkisto de historiaj dramoj. Lia nepo estis granda ĉeĥa aktoro Zdeněk Štěpánek.
Li devenis el riĉa familio, studis filozofion, organizis la ĉeĥan teatran vivon. Li prizorgis regulajn spektaklojn, verkis, tradukis kaj adaptis ĉirkaŭ 140 dramojn. Aliflanke lia monopolo bremsis klopodojn de novaj generacioj. Plej gravaj estas liaj originaj komedioj.