Jan Nowak-Jeziorański | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jan Nowak-Jeziorański | |||||
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1914 en Berlino | ||||
Morto | 20-an de januaro 2005 (90-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato Adam Mickiewicz en Poznano Stefan Batory Gymnasium and Lyceum (en) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto politikisto vd | ||||
Laborkampo | Politikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1939– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jan Nowak-Jeziorański, ĝuste Zdzisław Antoni Jeziorański pseŭdonomo Janek, Jan Zych (naskiĝis la 2-an de oktobro 1914 en Berlin, mortis la 20-an de januaro 2005 en Varsovio) – pola politologo, socia aganto, ĵurnalisto kaj soldato de Pola Enlanda Armeo, kuriero kaj misiisto de la Komandejo de Pola Enlanda Armeo kaj de la Pola Registaro en Londono. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.
Naskiĝis nokte la 2-an/3-an de oktobro 1914. Zdzisław Jeziorański la plej grandajn meritojn kaj famon akiris kiel Jan Nowak. Sub tiu ĉi okupacia pseŭdonomo disvolvis dummilitan kurieran agadon kaj en la postaj jaroj uzis ĝin ankaŭ antaŭ la mikrofonoj de la Radio Libera Eŭropo. Li estis filo de Wacław (mortis en 1918), oficisto de asekura societo kaj Elżbieta Piotrowska (mortis en 1975).
Post la dua mondmilito restis Okcidente, loĝante en Londono, Munkeno kaj Vaŝingtono. En la jaroj 1948–1951 laboris en pollingva filio de brita BBC. Lia agado en Britio helpis konsciigi okcidentan publikan opinion pri grandeco de germanaj-naziaj krimoj en la tuta Pollando. Fine de 1951 ekgvidis Radion Libera Eŭropo. Li dum kelkaj monatoj ĝin organizis, kreante antaŭ ĉio ties skipon. La unua disaŭdigaĵo al Pollando estis la 3-an de majo 1952. La pollingvan filion de ĝi li gvidis seninterrompe ĝis la 1-a de januaro 1976, kiam anstataŭis lin Zygmunt Michałowski (1918-2010).
Post sia retiriĝo dum 20 jaroj aktivis en Kongres Polonii Amerykańskiej (Kongreso de Pola-Usona Diasporo) (landa direktoro 1979–1996). Li ankaŭ estis konsultanto de Nacia Sekureca Konsilio de Usono. Dum pluraj jaroj aktivis en la pola diasporo, kaj danke al siaj signifaj influoj en usonaj regopovoj ludis ŝlosilan rolon dum akcepto de Pollando al NATO. Membro de Pola Scienca Societo en ekzilo (ekde 1985).