Jane Jacobs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jane Jacobs | |||||
Naskiĝo | 4-an de majo 1916 en Skrantono | ||||
Morto | 25-an de aprilo 2006 (89-jaraĝa) en Toronto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko • Toronto vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado (1974–) Usono (–1974) vd | ||||
Alma mater | Scranton High School (en) Columbia University School of General Studies (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto sociologo aŭtoro verkisto urbanizisto ekonomikisto vd | ||||
Laborkampo | Ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jane JACOBS ([prononcu: Ĝejn Ĝejkabz]; naskiĝis Butzner, la 4-a de majo 1916 en Scranton, Pensilvanio – la 25-a de aprilo 2006 en Toronto, Ontario, Kanado) estis usona - kanada aŭtoro, ĵurnalisto kaj lokaktivulo [1][2][3].
Ŝi estas inter la plej famaj verkistoj pri urboplanado en la okcidenta mondo. Jacobs estis konata pro ŝia publika aktivismo kontraŭ planado kaj konstrufiaskoj. En ŝiaj artikoloj ŝi kritikis la antaŭurbiĝajn tendencojn de la usona urbeco, la apartigon de uzoj (Zonigo), la instigon al la uzo de privataj aŭtoj kaj la rezultan malkreskon en la denseco de grandurboj. Tiuj tendencoj, Jacobs asertis, kondukas al la disrompiĝo de urbaj komunumoj, al urba fremdiĝo kaj kiel rezulto al la plimalboniĝo de persona sekureco kaj la vivokvalito en la urba areo. Laŭ ŝia opinio, bonaj urboj estas urboj kie ekzistas interagoj inter homoj surstrate kaj ekzistas prefero por piedirantoj, biciklantoj kaj publika transporto super privataj aŭtoj. Ofta temo en ŝia laboro estis la demando, ĉu oni konstruas urbojn por homoj aŭ por aŭtoj? [4]
Notindas, ke Ŝia fratino estis la aktiva Esperantistino Elizabeth Manson (1910-1993). Jane Jacobs loĝis kun sia pli aĝa fratino plurajn jarojn kiam ŝi alvenis al Novjorko. Jane Jacobs loĝis en La Vilaĝo, populara, malnova, maldensa kvartalo apud la urbo centro de Novjorko [5]. Interalie, ŝi skribis pozitive pri tiu ĉi sperto. Ŝi ankaŭ opiniis favore pri la sendependeco de Kebekio.
La plej konata libro de Jane Jacobs estas The Death and Life of Great American Cities, kiu influis la debaton pri urboplanado. Ŝi kverelis kontraŭ urboplanado bazita sur la idealoj de Le Corbusier, kie nubskrapuloj kaj larĝaj aŭtovojoj puŝis piedirantojn subteren. Ŝi komencis popolan movadon kiu ĉesigis laŭplanan malkonstruon en Greenwich Village por fari lokon por aŭtovojo [6][7].
Laŭnome de ŝi estas la Jane Walks (piediraj urbaj ekskursoj) [8].
La plej eminentaj kritikistoj de Jacobs estis urboplanistoj, evoluentreprenistoj kaj arkitektoj kiuj asertis ke al ŝi mankis formala eduko en la kampoj en kiuj ŝi laboris kaj ke ŝiaj verkaĵoj ne rilatis al urbaj infrastrukturoj kaj tial ŝiaj solvoj estas supraĵaj kaj popularismaj. Unu el la signifaj produktoj de la luktoj de Jacobs, kiujn ŝi ne antaŭvidis, estis gentrifikado . Ne nur la karaktero de Greenwich Village ne estis konservita, sed la kvartalo fariĝis unu el la plej multekostaj nemoveblaĵaro en Novjorko. Interalie la domo de Jacobs ĉe "La Vilaĝo" estis vendita en la 2000-aj jaroj por pli ol tri milionoj da dolaroj [9][10].
Ĉie en la mondo kaj en Israelo, la heredaĵo de Jacobs estas elstarigita en promenaj turneoj de la urba areo, en okazaĵo konata kiel " Jane's Walk ". La turneoj okazas dum la unua semajnfino de majo ĉiujare, en centoj da urboj ĉirkaŭ la mondo. Jane Walks instigas homojn konigi rakontojn pri siaj najbarejoj kaj najbaraĵoj, ekkoni la komunumojn ĉirkaŭ ili kaj uzi promenadon kiel manieron konekti kun siaj najbaroj..
Kiel omaĝo al Jacobs, la Fondaĵo Rockefeller, kiu disdonis al ŝi esplorsubvenciojn en la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj, sciigis en februaro 2007 la ekestablo de Medalo laŭnome de Jane Jacobs, kiu estos aljuĝita al homoj kiuj faris signifan kontribuon al pensado en la kampo de urba dezajno, precipe en Novjorko. Ankaŭ la Kanada Instituto de Urbanismo aljuĝas la Jane Jacobs Lifetime Achievement Award al individuoj kies agadoj por la komunumo en kiu ili vivas kongruas kun la koncepto de Jacobs: sukcesaj grandurboj estas grandurboj kiuj metas la bonfarton de la loĝantoj en fokuson.