Janne Teller

Janne Teller
Janne Teller dum librofoiro je Göteborg, 2014.
Janne Teller dum librofoiro je Göteborg, 2014.
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1964 (1964-04-08) (60-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
eseisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Prozo kaj eseo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janne TELLER (naskiĝinta la 8-an de aprilo 1964 en Kopenhago[1]) estas dana verkistino kaj politikscienculino engaĝiĝante kaj atentigante pri internaciaj problemoj.

Verkis ŝi i.a. la romanojn Kom (2008), Kattens tramp (2004), Odins ø (1999) kaj la modernan prijunecan klasikaĵon Intet (2000). La fikcian libron Hvis der var krig i Norden (pri sorto de rifuĝintoj) ŝi aranĝis ĉiam nove laŭ la eldonanta lando[2]. Tradukoj de ŝiaj verkoj estiĝis en la tuta mondo.[3], eĉ en la latina lingvo (fare de Ulrich Krauße).

Ŝi membras ĉe la porliteraturistaj ligoj Danske skønlitterære Forfattere (DsF) kaj Dansk PEN kaj redaktoris ĉe la kulturmagazino "Lettre Internationale". De 2014 ŝi anis ĉe la ĵurio por la Pacpremio de la germana librokomerco.

Ŝia unua novelo publikiĝis (ŝi estis 14-jaraĝa) ĉe la gazeto "Berlingske". Verkoj ŝiaj oftete temigas ekzistadismon kaj etikon pri kio publike debatiĝu. En 1999 la apero de la novinterpretita sagao Odins øigis disputojn pri kredo kaj malkredo kaj ekstremismoj. Kattens tramp (2004) temas pri eŭropa identeco kaj graveco de respekto/amo dummiliite, dum Kom (2008) surpaperigas demandojn pri arta etiko. Rekomendindas kaj la rakonto Afrikanske veje,[4] (2013) kaj la novelaroj Alt kaj At gå nøgen - 21 essays om kunst, fremmedhed og forsøget på at være menneske (2018). Furorlibro internacia ja fariĝis Intet ricevinte i.a. la premion usonan Michael L. Printz Honor Award en 2011. De ĝi estiĝis eĉ opero en Londono[5] kaj filmo en 2022. Krom beletro ŝi ankaŭ verkas gazetartikolojn kaj eseojn; ili intertempe aperas en pluraj lingvoj en diversaj gazetoj.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • At gå nøgen - 21 essays om kunst, fremmedhed og forsøget på at være menneske - eseoj (Politikens Forlag 2018)
  • Alt - novellesamling (Hanser 2013 / Dansklæreforeningens forlag 2013)
  • Afrikanske veje - fortælling (Brøndums forlag 2013)
  • Kom – roman (Gyldendal 2008)
  • Kattens tramp – roman (Gyldendal 2004)
  • Hvis der var krig i Norden – fikcia eseego (Dansklæreforeningens forlag 2004)
  • Intet – romano (Dansklæreforeningens forlag 2000 / Gyldendal 2011)
  • Odins ø – romano (Centrum 1999 / Gyldendal 2005)

Artikoloj

[redakti | redakti fonton]
  • Må Muhammed have barmhjertighed (Weekendavisen, oktobro 2018)
  • Er jeg en europæer? (junio 2018)
  • Mellem godt og ondt (Institute of Art and Ideas 2017 / Weekendavisen, januaro 2018)
  • Tak skæbnen for historiens byrde, (Politiken, 2016)
  • Det menneskelige kompas: Når ekstremisme bliver den magnetiske nordpol, (Institute of Art & Ideas, Britio, kaj Information 2016)
  • Ode to a Land, (Anthology: American Writers on Palestine, Or Books, 2015)
  • Te med Turgenjev, (FAZ, Germanujo, septembro 2014)
  • The Golden Future of the Non-Gilded European Youth, (Cicero Magazine, Germanujo, aprilo 2014)
  • Du hast die Wahl, (Austausch, Germanujo, oktobro 2013)
  • Schreiben für den jungen Menschen in uns, (Litteraturmachen, Voland&Quist, Germanujo 2013)
  • Vox Populi: Money Talks, (Max-Joseph- magazino, Germanujo, februaro 2013)
  • Europa. Wer bist du? Wer möchtest du sein?, (Politiken, Danujo; Die Welt, Germanujo, majo 2012)
  • Zwischen die Zeilen, (Lettre Internationale, Germanujo, junio 2012)
  • Der Spion nebenan , (Cicero kultur-magazino, Germanujo, januaro 2011)
  • Long live Denmark, (Politiken, Denmark, aŭgusto 2009)
  • Mellem linjerne. Lettre Internationale, Germanujo (2012)
  • "Europa, hvem er du og hvad vil du være?" - ĉe Die Welt, Germanujo / Politiken, Danujo. 2012
  • Little Brother is watching you. Cicero, Germanujo / Politiken, Danujo, januaro 2011
  • Kunstens magt, magtens kunst. Politiken, Danujo, marto 2009
  • Litteratur og kwalitet. Danujo 2007
  • Må Allah have barmhjertighed med vores land. Dagbladet Information, Danujo, februaro 2006
  • Hvis der var krig i Norden. 2002

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. biografio ĉe forfatterweb.de
  2. Carsten Andersen: "Hun skriver sin bog om til hvert nyt land, der vil udgive den" - ĉe: politiken.dk, 21.7.2017
  3. informoj de la agentejo Andrew Nurnberg Associates International
  4. Lise Garsdal: "I Afrika er du hele tiden tæt på døden" - ĉe: politiken.dk, 3.10.2013
  5. Anne Bech-Danielsen: enscenigo en Aarhus en 2017 - ĉe: politiken.de, 6.2.2017