Dum miloj da jaroj de japana historio ekzistis kaj ekzistas diversformaj glavoj—tranĉi- aŭ pik-armiloj. Sed kiam oni ĝenerale parolas pri "japanaj glavoj", tiu ĉi esprimo indikas precipe la glavojn uzitajn de japanaj samurajoj.
En japana lingvo oni nomas japanan glavon kiel "Nihon tô" (日本刀 = japana glavo) aŭ simple "Katana" [katana] (刀 = glavo).
Laŭ la longeco oni povas klasifiki japanajn glavojn jene.
Samurajoj ĝenerale portas Katana kun mallonga Wakizasi fiksante ilin sub sia obio t.e. talizono por kimono.
Japana glavo havas eĝon unutranĉan (ne ambaxutranĉan) klingon, kaj la klingo iomete kurbiĝas kontraŭ la tranĉa flanko.
Nun posedo de ĉi-specaj tranĉ- aŭ pik-armiloj kun longa klingo estas tre strikte limigitaj, kaj nunaj japanaj glavoj estas artaĵoj por kolektantoj.
Baza materialo por la klingo estas Tamahagane (玉鋼 = gema ŝtalo) -- tre altkvalita ŝtalo el fersablo.
Kvankam malmoleco necesas por bona tranĉikapablo, ĝi dume kaŭzas rompiĝemon ĉe la eĝo. Tial ĉiuj glavo-metiistoj en la mondo klopodis por solvi tiujn ĉi kontraŭstarantajn postulojn—malmola kaj ne rompiĝema. Por solvi tiun ĉi problemon klingo de japanaj glavoj havas plurajn tavolojn tre malmolan kaj malpli malmolan (sed tenacan).
Estas diversaj internaj strukturoj de la klingo. Unu el la popularaj strukturoj estas nomata Kôbuse (甲伏) -- la dua de maldekstro en la bildo. Malmola ŝtalo, kiu entenas pli da karbono, kovras pli tenacan ironan kernon, kiu entenas malpli da karbono.
Pli altkvalitaj glavoj havas alian internan strukturon nomatan Sihôzume [ŝi-hō-dzume] (四方詰) -- la kvara de maldekstro en la bildo. Same kiel Kôbuse tiu ĉi strukturo havas tenecan kernon kaj malmolan eksteron, sed pli komplike tiun ĉi kernon ĉirkaŭas kvar ŝtalaj partoj el kvar direktoj.
Kvankam estas ne-oftaj esceptoj, la klara metodo distingi Utigatana kaj Tati estas certigi, sur kiu flanko de la klinga radiko troviĝas ties gravurita signaturo. (Tiu ĉi metodo tamen ne utilas por la komplete elfarita glavo, ĉar la klinga radiko estas kaŝita en la tenilo.) Supozu, ke vi tenas glavon en la mano kun la pinto antaŭen kaj kun la eĝo teren. Tiam, Utigatana havas la signaturon sur la maldekstra flanko, dum Tati sur la dekstra flanko.
Vidu detalon jene.