Jaroslav Foglar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1907 en Prago | ||||
Morto | 23-an de januaro 1999 (91-jaraĝa) en Thomayer Hospital | ||||
Tombo | tombejo de Vinohrady vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Jestřáb • Dug Savigan vd | ||||
Okupo | verkisto scenaristo edukisto ĵurnalisto redaktoro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Stinadla trilogy vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jaroslav Foglar (naskiĝis la 6-an de julio 1907 en Praha - mortis la 23-an de januaro 1999 en Praha) estis signifa ĉeĥa verkisto por geknaboj, eble la plej populara. Sub la kromnomo „Jestřáb“ (Akcipitro) li gvidis dum la tuta vivo skoltajn grupojn.
Jaroslav Foglar naskiĝis en la Praga kvartalo Nusle, studis Publikan Komercan Lernejon, laboris kiel oficisto, pedagogo kaj respondeca redaktoro de la gazetoj Mladý hlasatel (Juna heroldo), Junák (Junulo-skolto) kaj Vpřed (Antaŭen).
En 1911 kiel 4-jara li perdis sian 39-jaran patron Jindřich (= Henriko) kaj vivis nur kun la patrino kaj pli aĝa frato. En 1914 la familio transloĝiĝis al la kvartalo Vihohrady. Kiel 13-jarulo en 1920 laŭ instigo de sia frato li eniris la skoltan klubon „Akcipitroj“ (laŭ kiu li post jaroj ricevis sian kromnomon) kaj samjare publikigis sian unuan literaturan provon, poemon „Lunaj noktoj“. En 1921 li transiras al la klubo „Ohnivci“ (Fajruloj) kaj en 1923 gazete aperas lia unua rakonto „Vítězství“ (Venko).
En 1925 li finas komercan lernejon, nelonge laboras en informejo de firmao Wys Müller et Company kaj poste transiras por dek tri jaroj kiel oficisto al firmao Oskar Stein, grandkomerco pri papero. Dum ferioj li gvidas skoltan tendaron en la Suna Golfo de la rivero Sázava. Post sesdek jaroj de seninterrompa laboro inter skoltoj kiel Akcipitro li transdonas en 1987 la klubon al pli juna anstataŭanto kaj fariĝas unu el la plej maljunaj skoltestroj de la mondo.
En 1934 la eldonejo Melantrich eldonis la unuan libron de Foglar „La haveno vokas“ (origina titolo „Blua vivo de Jiří Dražan“).
Baldaŭ Foglar komencas labori en la redaktejo de la gazeto Mladý hlasatel (Juna Heroldo) kaj en 1937 alvokas fondi klubojn de legantoj de Juna Heroldo. Somere 1937 aperas lia plej fama libro - „Knaboj de la Kastora Rivero“ kun ilustraĵoj de Zdeněk Burian. Ekde novembro 1938 Foglar redaktas kune kun Karel Bureš kaj ekde la 17-a de decembro aperas daŭrigote nun jam legenda komiksa serio Rapidaj Sagoj desegnita de d-ro Jan Fischer. En 1941 la nazioj haltigas la gazeton. Post la milito li redaktas la gazeton Junák, sed foriras pro konceptaj malakordoj kaj fondas gazeton „Vpřed“ (Antaŭen), kiu estis ĉesigita en 1948. Ĝis tiu tempo aperis liaj plej famaj libroj.
En la 1950-aj jaroj Foglar estas edukisto en junulara hejmo, li mem kontrolata de sekreta polico. Li ne ĉesas verki. En 1965 en la merkato aperas „Tajemná Řásnovka“ (Mistera kvartalo Řásnovka). En kultur-informilo de Ostrava aperas la komiso Rapidaj Sagoj kun novaj aventuroj desegnitaj de Marko Čermák.
En 1968 dum politika malstreĉiĝo estas reeldonataj ĉiuj liaj verkoj kaj aperas novaj en speciala eldonserio.
En la 1970-aj jaroj de politika „renormigo“ (komunistoj renovigis sian potencon) Foglar laboras precipe por sia skolta trupo, publikigas nur en gazetoj. Tiam li verkis, sed ne povis eldoni, libron „Nia trupo“ (pri lia duonjarcenta laboro por knaboj).
Lia patrino mortis en 1980 en sia 102-a jaro. En la 1980-aj jaroj li kunlaboras kun desegnisto Karel Saudek kaj preparis desegnitajn seriojn „Blua ravino“ kaj „Perdita kamarado“. Okazas ankaŭ politikaj bataloj pri Foglar - kiam iu publike laŭdas liajn verkojn, tuj venas kontraŭ-atako flanke de komunismaj redaktoroj pri ideologiaj mankoj de liaj libroj.
Post la „velura“ revolucio en 1989 Foglar havas liberan vojon al la publiko, liaj verkoj estas reeldonataj. Ekde printempo 1995 li estas enhospitaligita por longa tempo, tamen - se eble - li venas al kunvenoj kun legantoj. La Muzeo de Prago aranĝis ekspozicion „Laŭ spuroj de Rapidaj Sagoj“ omaĝe al lia 90-jariĝo kaj la neĝisvivita 90-jariĝo de Jan Fischere.
En 1999 li mortas en la hospitalo Thomayer en Prago.
Iuj liaj libroj estis eldonitaj ankaŭ en Slovakio, Germanio, Polio kaj Hungario.