![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javorník (apartigilo) |
Javorník | |||
germane Jauernig | |||
urbo | |||
Kastelo Jánský vrch
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Javorník | |||
Kromnomo: Perlo de Riĥleba montaro | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Riĥleba montaro | ||
Transporto | Fervojlinio 295 | ||
Memorindaĵo | Jánský Vrch kastelo | ||
Situo | Javorník | ||
- alteco | 295 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 23′ 27″ N 17° 00′ 17″ O / 50.39083 °N, 17.00472 °O (mapo) | ||
Areo | 77,43 km² (7 743 ha) | ||
Loĝantaro | 2 586 (2024) | ||
Denseco | 33,4 loĝ./km² | ||
Reliefo | Vidnava malaltebenaĵo | ||
Unua skribmencio | 1290 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 70 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 536148 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mestojavornik.cz | |||
![]() |
Javorník, Perlo de Riĥleba montaro estas malnovepoka, de multaj mitoj ŝpinita limregiona urbo en Ĉeĥio, situanta en lokoj, kie la plata Vidnava ebenaĵo abrupte transiras en Travná-n montetaron, la plej nordan subtutaĵon de Riĥleba montaro. La supra parto de Javorník ankoraŭ troviĝas en profunda valo de la samnomata rojo, kiu kondukas en najbarajn, sub administradon de Javorník falantaj montarajn vilaĝojn Travná kaj Zálesí. La centra parto de Javorník kaj la malsupra parto nomata Javorník Ves jam situas sur ebenaĵo. Al Javorník apartenas ankoraŭ vilaĝetoj Bílý Potok kaj Horní Hoštice. Vivas ĉi tie 2 586 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bílá Voda, Uhelná kaj Bernartice.
Belega dominaĵo de la urbo estas kruta Jánský vrch (345 m), sur kiu staras impona kastelo Jánský Vrch. La unuaj skribmencioj devenas el la jaro 1291, sed estas klare, ke Javorník estiĝis pli baldaŭ. En pasinteco kaj nuntempe Javorník estis kaj estas kultura kaj aŭtonomia centro de la tuta ĉirkaŭaĵo. Inter la plej signifajn konstruaj memorigaĵoj apartenas jam menciita kastelo Jánský Vrch komune kun belega kastelparko, tombeja preĝejo de sankta Kruco el la 13-a jarcento kaj preĝejo de La plej sankta Triopo el 1725. En la placo, proklamita urba memoriga zono, konserviĝis kelke da urbanaj domoj kun urbodomo.
En la ĉirkaŭaĵo estas markita granda kvanto de turismaj vojoj kaj ciklovojoj, kiuj kondukos la vizitanton tra belega naturo de Riĥleba montaro. Dum kelke da minutoj oni povas viziti malnovepokajn polajn urbojn Zloty Stok, Paczków aŭ Otmuchów aŭ ekz. grandegan Otmuchowan lagon.
Proksime de Javorník, en la t.n. Urba arbaro, vizitanto povas trovi kapelon de sankta Antonio, unikan rokrigardejon nomata Diablaj predikejoj. Sur ambaŭ deklivoj de Kankra valo staris en la pasinteco du gardoburgoj - Pustý zámek kaj Riĥleba burgo.
Kankra valo (ĉeĥe Račí údolí) estas naturrezervejo reg. n-ro 1964 situanta netutaj 3 km sudsudokcidente de urbo Javorník. En ĝi menciindas la Predikejoj de diablo.
Belvedero Borůvková hora troviĝas sur samnomata montopinto en Riĥleba montaro.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 816 |
1880 | 5 975 |
1890 | 5 770 |
1900 | 5 336 |
1910 | 5 102 |
1921 | 5 099 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 127 |
1950 | 2 651 |
1961 | 3 240 |
1970 | 3 086 |
1980 | 2 948 |
1991 | 3 018 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 947 |
2014 | 2 909 |
2016 | 2 836 |
2017 | 2 788 |
2018 | 2 775 |
2019 | 2 768 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 755 |
2021 | 2 494 |
2022 | 2 607 |
2023 | 2 604 |
2024 | 2 586 |
|