Je t'aime moi non plus (filmo)

Je t'aime moi non plus
filmo
Originala titolo Je t'aime moi non plus
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 10 mar. 1976, 26 aŭg. 1976, 13 jan. 1977, 9 mar. 1977, 21 sep. 1977, 11 okt. 1979, 3 dec. 1983
Ĝenro drama filmo, samseksemeca filmo
Kameraado Willy Kurant
Reĝisoro(j) Serge Gainsbourg
Produktisto(j) Claude Berri • Jacques-Éric Strauss
Scenaro Serge Gainsbourg
Filmita en Vallérargues
Muziko de Serge Gainsbourg
Rolantoj Jane Birkin • Joe Dallesandro • Hugues Quester • Reinhard Kolldehoff • Gérard Depardieu • Michel Blanc • Alain David • Josiane Lévêque • Liliane Rovère • Maïté Nahyr • Ramon Pipin • Raoul Delfosse • Jimmy Davis • Gillian Gill • Doris Thomas • Claudia Butenuth • Arlette Emmery • Shitty Télaouine • Sharon Glory • Yves-Antoine Spoto
IMDb
vdr

Je t'aime moi non plus (Mi amas vin, mi ankaŭ ne) estas franca filmo de 1976 reĝisorita, verkita kaj muzikigita de Serge Gainsbourg,. En la filmo stelulas Jane Birkin, Hugues Quester kaj Joe Dallesandro, kun memapero fare de Gérard Depardieu.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Malfortika kaj amdezira juna virino, Johnny (Jane Birkin), laboras en kamionhalteja kafejo en la mezo de nenie. Unun tagon eniras du samseksemaj kamionistoj, vireca kaj tutmondema Krassky (Joe Dallesandro) kaj lia pli juna amanto Padovan (Hugues Quester). Padovan estas juna kaj bela, sed nematura kaj prefere dorlotema.

Krassky, nedeziranta prizorgi Padovan, kiu daŭre ekhavas problemojn, malkovras en si altiron por tiu ĉi vireca knabino. Ŝi siavice enamiĝas al li. Ili komencas rilaton; kvankam Krassky hezitas antaŭ la magraj inaj gracioj de senkurba Johnny, li finas esti ĉarmita fare de ŝia naiva kaj senkondiĉa amo.

Ŝi pretas akcepti ion ajn pro amo por li, inkluzive de anusa seksumado. Kvankam nesperta pri tio, tiel ke ŝiaj kriegoj de doloro igas ilin esti elĵetitaj el pluraj moteloj, finfine, la malantaŭo de la malpura rubkamiono de Krassky estos la teatro de ilia seksumado.

Furioze ĵaluza, Padovan klopodas por mortigi Johnny sufokante ŝin. Krassky intervenas kaj savas Johnny, sed faras ĝin tiel hazarde ke Johnny iĝas kolerega kaj insultas lin. Krassky tiam revenas al sia unua amo kaj foriras kun li, forlasante Johnny en ŝia kafejo, rompita kaj soleca denove.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Jane Birkin kiel Johnny
  • Joe Dallesandro kiel Krassky
  • Hugues Quester kiel Padovan
  • Reinhard Kolldehoff kiel Boris
  • Gérard Depardieu kiel ĉevalrajdanto
  • Jimmy Davis kiel Moïse
  • Maïté Nahyr kiel prostitutino
  • Liliane Rovère kiel motelkliento
  • Michel Blanc kiel laboristo
  • Claudia Butenuth kiel kliento

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]