Jean-André Deluc | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de februaro 1727 en Ĝenevo | ||||
Morto | 7-an de novembro 1817 (90-jaraĝa) en Windsor | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando (1815–) Respubliko de Ĝenevo (–1814) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Jacques-François Deluc (en) vd | ||||
Gefratoj | Guillaume-Antoine Deluc (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | natursciencisto meteologo geologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean-André DELUC aŭ de Luc[1] (8a de februaro 1727 – 7a de novembro 1817) estis svisa geologo, natura filozofo kaj meteologo. Li ankaŭ desegnis mezurinstrumentojn.
Kiel lernanto de Georges-Louis Le Sage, Jean-André Deluc ricevis bazan edukadon en matematiko kaj en natura filozofio. Li engaĝiĝis frue en negocoj, kio okupis grandan parton de siaj unuaj maturaj jaroj, kun la escepto de scienca esplorado en Alpoj. Kun la helpo de sia frato Guillaume-Antoine, li konstruis splendan kolekton de mineralogio kaj fosilioj.[2][3]
Deluc partoprenis ankaŭ en politiko. In 1768, sendita en ambasado al la duko de Choiseul en Parizon, li sukcesis akiri la amikecon de la duko. En 1770 li iĝis membro de la Konsilio de Ducentoj en Ĝenevo. Tri jarojn poste, la negocoj devigis lin lasi sian indiĝenan urbon; li revenis, por mallonge, nur unufoje. La ŝanĝo liberigis lin por la ne-sciencaj celoj; kun malmulta bedaŭro li translokiĝis al Granda Britio en 1773, kie li estis nomumita legisto por la reĝino Karloto, posteno kiun li tenis dum 44 jaroj kaj kiu havigis al li kaj plezuron kaj enspezon.
Spite siajn taskojn en la kortego, li povis fari kelkajn veturojn tra Svisio, Francio, Nederlando kaj Germanio. Komence de sia veturo tra Germanio (1798–1804), li estis distingita per honoriga profesoreco de filozofio kaj geologio en la Universitato de Gotingeno, kio helpis diplomatajn misiojn por la reĝo Georgo la 3-a. Reen en Brition, li entreprenis geologian veturon tra la lando (1804–1807).[4]
En 1773 Deluc iĝis membro de la Royal Society; li estis korespondanto de la Akademio de Sciencoj de Francio kaj membro de kelkaj aliaj akademiaj societoj. Li mortis en Windsor, Berkshire, Anglio, en 1817, post preskaŭ 70 jaroj de esplorado.