Jenesien (San Genesio Atesino) | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||||
Geografia situo | 46° 32′ N, 11° 20′ O (mapo)46.53333333333311.333333333333Koordinatoj: 46° 32′ N, 11° 20′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 1.000 m | ||||
Areo | 66 km² | ||||
Loĝantaro | 3027 (2023) | ||||
Loĝdenso | 44 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Afing, Flaas, Glaning, Jenesien, Nobls | ||||
Najbaraj komunumoj | Bolzano-Bozen, Mölten, Ritten, Terlan, Sarntal | ||||
Patrono | S-ta Genesius de Romo | ||||
Festa tago | la 25-an de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | Jenesier germane kaj sangenesini itale | ||||
Poŝtkodo | 39050 | ||||
Imposta kodo | H858 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021079 | ||||
Telefona prefikso | 0471 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | oficiala retejo (germane kaj itale) | ||||
Jenesien – por kiu aldona itallingva nomo San Genesio Atesino estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento – estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 027 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bolzano-Bozen, Mölten, Ritten, Terlan, Sarntal.
La komunumo Jenesien konsistas el la centra vilaĝo samnoma kaj kvar pliaj partoj. Pro la monteca tereno la supermaraj altoj de la partoj estas tute malsamaj.
Preskaŭ ĉiuj loĝantoj parolas la germanan lingvon aŭ germanan dialekton kiel unuan lingvon. En la censo de 2011 ili indikis siajn unuajn lingvojn jene:
Jenesien trafike orientiĝas al la ĉefurbo Boceno, kiu situas 5 km sude. Pro la altodiferenco (Boceno altas nur ĉirkaŭ 250 metrojn super marnivelo) la trafikaj cirkonstancoj estas iom malfacilaj. Tial Jenesien ĝis ĉirkaŭ 1980 havis la karakteron de sufiĉe aŭtonoma vilaĝo kaj posedas ekzemple tri elementajn lernejojn kaj eĉ mezlernejon, ĉar la vojo al Boceno estis tro longa.
La tradicia vojo de Boceno al Jenesien komenciĝas en la nordo de Boceno; ĝi estas mallarĝa kaj sufiĉe kruta kaj ne taŭgas por pezaj kamionoj. Tial oni en 1937 funkciigis telferon inter la du komunumoj, kiu ligas ilin 13-foje tage (stato: 2010). La veturoj tamen okazas nur inter la 9h30 kaj la 16h30. La veturdaŭro estas ĉirkaŭ dek minutoj.
Komence de la 1980-aj jaroj oni konstruis larĝan kaj ne tre krutan vojon (provinca vojo 99) de Boceno al Jenesien. Tiu vojo kaŭzis, ke homoj el la urbo transloĝiĝis al la vilaĝoj, kaj iom ŝanĝis ties karakteron. La vojo aplikas larĝajn kurbiĝojn, pontojn kaj tunelojn por eviti troan krutecon; ĝi longas ĉirkaŭ 10 km, la duoblon de la malnova vojo.
La novan vojon uzas aŭtobusa linio, kiu de Jenesien atingas la aŭtobusan stacion de Boceno en ĉirkaŭ 25 minutoj.
La vojo pluiras nord-okcidenten al Mölten/Meltina kaj Meran.
La ekonomio baziĝas sur agrokulturo (fruktoj, legomo, vino), bestobredado (lakto), turismo; ne malmultaj vilaĝanoj ĉiutage iras al Bozen por tie labori aŭ plenumi metiistajn servojn.
Jenesien ĝemeliĝis kun Feldkirchen-Westerham en Germanio.