![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jeníkov |
Jeníkov | |||
municipo | |||
Vido al Jeníkov el ŝoseo de tombejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jeníkov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Hlinsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Situo | Jeníkov | ||
- alteco | 648 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 33″ N 15° 57′ 27″ O / 49.74250 °N, 15.95750 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,82 km² (582 ha) Jeníkov u Hlinska | ||
Loĝantaro | 461 (2024) | ||
Denseco | 79,21 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1392 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 547816 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obec-jenikov.cz | |||
![]() |
Jeníkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, en fonta teritorio de rivero Chrudimka, 5 km oriente de la urbo Hlinsko, ĉe la ŝoseo n-ro 343 de Hlinsko al Kameničky kaj Svratka. Vivas ĉi tie 461 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vojtěchov, Dědová, Hamry, Kameničky, Hlinsko, Vortová kaj Kladno.
Jeníkov estas unue skribe rememorata kiel "vilaĝo Genykow" en dokumento, per kiu Smil Flaška el Pardubice sinjorejon Rychmburk vendas al Ota el Bergov kaj Boček el Poděbrady. Tiam Rychmburka sinjorejo administris preskaŭ 60 vilaĝojn kaj do apartenis al la plej grandaj en Bohemio.
La ĉefa okupado de loĝantoj en Jeníkov estis teksado kaj potfarado. Grandaj trovaĵoj de argilo en ĉirkaŭaĵo de Jeníkov, Hlinsko, Kameničky, en Borovina kaj alie, abundo da ligno, trovejoj de siliko kaj kompreneble ankaŭ lerteco de montara popolo estigis la plej malnovan metian fakon en montetara regiono - potfaradon. Ĝiaj komencoj estas en la 2-a duono de 15-a jarcento. Preferataj potistaj produktoj estis diversgrandaj kaj diversformaj potoj, kaseroloj, platoj, rostplatoj, kruĉoj, bakujoj kaj kamentuboj. Plua tradicia metio en tiu ĉi regiono estis teksado kaj tolteksado. Ĝis la jaro 1867 en tiu ĉi regiono estis produktataj linaj ŝtofoj por armeo. Tute nova fako de teksa produktado en la 18-a jarcento fariĝis kotonindustrio. Ekestis kelkaj kotonfabrikoj, pli poste aparte disvolviĝis produktado de kotonaj tapiŝoj. Multaj hejmaj teksistoj en Jeníkov ankoraŭ antaŭ nelonge produktis tapiŝojn por fabrikoj en Hlinsko
Enspeziga metio en tiu ĉi regiono estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj martelmaŝinado. En Jenikov, sur herbejo apartenanta al la domo n-ro 24 oni nomas "sur karbostako" kaj oni tie trovas en grundo multon da ligna karbo el tempoj, kiam ĝin tie bruligis por fabrikado en martelmaŝinoj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 539 |
1880 | 554 |
1890 | 583 |
1900 | 565 |
1910 | 572 |
1921 | 558 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 595 |
1950 | 497 |
1961 | 527 |
1970 | 500 |
1980 | 453 |
1991 | 445 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 474 |
2014 | 465 |
2016 | 461 |
2017 | 465 |
2018 | 467 |
2019 | 463 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 454 |
2021 | 446 |
2022 | 452 |
2023 | 463 |
2024 | 461 |