Jenő Daday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1855 en Buzaș, Aŭstra imperio |
Morto | 2-an de aprilo 1920 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario |
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo (–1878) |
Okupo | |
Okupo | zoologo verkisto botanikisto |
Jenő DADAY [dadai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Daday Jenő estis hungara zoologo, biologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1910).
Jenő Daday [1] naskiĝis la 24-an de majo 1855 en Transilvanio, en Búzamező (nuntempa Buzaş en Rumanio). Li mortis la 2-an de aprilo 1920 en Budapeŝto.
Jenő Daday studis en Universitato Kolozsvár, kie li akiris diplomon en 1878. Li komencis sian karieron loke en la universitato, kie li instruis ĝis 1888 (sed li laboris en 1885 en Napolo), poste en universitato de Budapeŝto. Li havis postenon ankaŭ en Hungara Nacia Muzeo. Li okupiĝis precipe pri faŭnoj de riveroj, lagoj.