Jerome Richardson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1920 en Oakland |
Morto | 23-an de junio 2000 (79-jaraĝa) en Englewood |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | komponisto saksofonisto ĵazmuzikisto muzikisto |
Jerome RICHARDSON (n. 15-an de novembro 1920 en Oakland, Kalifornio; m. 23-an de junio 2000 en Englewood, Nov-Ĵerzejo) estis usona ĵaza saksofonisto kaj flutisto.
Richardson komencis ludi saksofonon en la aĝo de ok jaroj. Li studis muzikon ĉe la San Francisco State College kaj prezentis krome kun muzikistoj kiel Ben Watkins kaj Wilbert Baranco. Dum sia militservo ekde 1942 ĝis 1945 li ludis en dancbando sub Marshall Royal.
La unuaj soloregistraĵoj kun Richardson kiel ĵazflutisto ekestis sub Lionel Hampton, kun kiu li kunlaboris ekde 1949 ĝis 1951. Post tio Richardson direktis propran bandeton, al kiu apartenis i. a. George Morrow, kaj ĝis 1954 li estis membro de la bando de Earl Hines. Li prezentis poste kun Lucky Millinder, Cootie Williams, Oscar Pettiford, Chico Hamilton, Gerry Mulligan kaj Gerald Wilson kaj partoprenis en 1959/60 kiel membro de la bandego de Quincy Jones koncertvojaĝon tra Eŭropo. En la 1960-aj jaroj li evoluis al majstro de la sopransaksofono, muzikis tamen ankaŭ plue kun la baritonsaksofono (ekz. en 1962 je la Townhall Concert kaj en 1989 ankaŭ je la albumo Epitaph de Charles Mingus). En 1963/64 li kunlaboris je la albumo The Individualism of Gil Evans.
Ekde 1969 ĝis 1970 li estis ano de la Thad Jones/Mel Lewis Orkestro. Post tio li iris al Holivudo, kie li plejparte laboris kiel studiomuzikisto. En 1984 Quincy Jones dungis lin krom aliaj ĵazgranduloj, por sonregistri kun Frank Sinatra la albumon L.A. is My Lady.