Jerzy Kłoczowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1924 en Bogdany Wielkie |
Morto | 2-an de decembro 2017 (92-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Nicolaus Copernicus University in Toruń (en) |
Familio | |
Patro | Eugeniusz Kłoczowski (en) |
Frat(in)o | Jan Andrzej Kłoczowski (en) |
Okupo | |
Okupo | historiisto politikisto mezepokisto historiisto de kristanismo |
Jerzy Kazimierz Kłoczowski (naskiĝis la 29-an de decembro 1924 en Bogdany Wielkie, apud Chorzele) – pola historiisto, profesoro pri homa scienco, senatano. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.
Dum la dua mondmilito estis soldato de la Pola Enlanda Armeo kaj partoprenanto de la ribelo de Varsovio, dum kiu perdis la dekstran manon. En la jaroj 1945–1948 studis en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kaj en Universitato Koperniko en Toruń. En 1950 akiris sciencan gradon doktoro kaj iĝis lekciisto de Katolika Universitato en Lublin. En 1967 iĝis eksterordinara profesoro (ricevante sciencan titolon profesoro), kaj en 1974 ordinara profesoro.
En scienca laboro okupiĝis pri historio de antaŭdispartiga Pollando kaj la 19-jarcenta, pri historio de kristanismo en Pollando kaj de ties ordenoj kaj pri historio de Mez-Orienta Eŭropo.