Jerzy Robert Nowak | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1940 (84-jaraĝa) en Terespol | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio ![]() | ||||
Partio | Ancestral Home (en) ![]() Partio Demokratia ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto de moderna epoko historiisto tradukisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jerzy Robert NOWAK (pli frue ankaŭ Robert Nowak; naskiĝis la 8-an de septembro 1940 en Terespol) – pola historiisto, publicisto, habilitdoktoro pri politikaj sciencoj, specialiĝinta en hungara problemaro. Aŭtoro de 75 libroj kaj pli ol 1700 gazetaraj artikoloj. Kadre de la serio Biblioteko de libroj politike malkorektaj aperis jam - ekde 2000 en la eldonejo MaRoN - pli ol 20 volumetoj.
En la jaroj 1994-2006 eksterordinara profesoro en la Akademio nome de Jan Długosz en Częstochowa. De 2004 profesoro en la Supera Lernejo de Socia kaj Media Kulturoj en Toruń. Publicisto kaj felietonisto de katolik-sociaj Televido Trwam, Radio Maryja, Nasz Dziennik (Nia Ĵurnalo), Nasza Polska (Nia Pollando), semajnrevuoj Głos (Voĉo), Niedziela (Dimanĉo), kaj Moja Rodzina (Mia Familio). Fondinto kaj prezidanto de la partio Ruch Przełomu Narodowego (Movado de Nacia Transsalto), de Patriotaj Klubejoj kaj Komitato de Bona Nomo de Pollando kaj Poloj.
Kreinto de disaŭdigo "Pasis monato" aŭdigata unufoje monate en Radio Maryja kaj Televido Trwam. Honora civitano de la urbo Jedwabne.
En 1966 estante 26-aĝa publikigis en Universitato de Varsovio libron pri la nuntempa hungara literaturo, kiun hungaraj kritikistoj enlandaj kaj emigraciaj konsideris pionira laboro. Poste aperis libro pri historio de la polaj-hungaraj rilatoj Węgry bliskie i nieznane (Hungario proksima kaj nekonata), Węgry 1939-1974 (Hungario 1939-1974), libro pri la Hungara Insurekcio, Historia literatury węgierskiej XX w. (Historio pri la hungara literaturo de la 20-a jarcento), du antologioj de la hungara esearo, poezielekto de la plej granda hungara poeto de la 20-a jc – Endre Ady, memoraĵelekto de la princo Francisko Rákóczi la 2-a. En 1975 partiaj recenzistoj malebligis eldonon en PWN (Ŝtata Scienca Eldonejo) 600-paĝan libron pri historio de la hungara stalinismo.
Jerzy Robert Nowak estas eksterordinara membro de la Hungara Asocio de Verkistoj pro meritoj por la hungara kulturo, kio okazis nur al nemultaj fremdlandanoj.
Libroj de Jerzy Robert Nowak estas eldonataj de fondita de li eldonejo "Maron", kie laboras lia edzino Maria kaj filo Jerzy, kaj de "Fundacja Nasza Przyszłość" (Fonduso Nia Estonteco).
En 1994 aperis publikaĵo Myśli o Polsce i Polakach (Pensoj pri Pollando kaj poloj) rilatanta al la bildo de Pollando kaj poloj en la mondo. En 1998 li eldonis duvoluman libron Zagrożenia dla Polski i polskości (Minacoj por Pollando kaj poleco). Samjare aperis la unua volumo de duvoluma Czarny leksykon (Nigra leksikono).
En 1999 aperis libro Przemilczane zbrodnie (Prisilentitaj krimoj) priskribanta krimojn plenumitajn de bolŝevikigitaj judoj kontraŭ iliaj polaj najbaroj. En 2001 oni eldonis 100 kłamstw J.T.Grossa (100 mensogoj de J.T. Gross) kiel polemikon kun publikaĵo de Gross Sąsiedzi (Najbaroj), priskribanta krimon en Jedwabne.
La 15-an de januaro 2006 dum sesio de Urba Konsilantaro en Jedwabne oni donis al Jerzy Robert Nowak la honoran civitanecon de la urbo Jedwabne pro "kontribuo en demaskigo de mensogoj rilate al la krimo kontraŭ judoj en Jedwabne". Kun iniciato de tia distingo eliris urbestro Michał Chajewski.
Jerzy Robert Nowak estas aperta kritikisto de la interkompreniĝo ĉe la Ronda Tablo kaj pledas por plena malfermo de aktoj de la Instituto pri Nacia Memoro kaj senescepta dekomunismigo.
Li estas eŭroskeptikulo kun konservativa-kristana sinteno. Tamen ne estas kontraŭulo de Eŭropa Unio. Li asertas, ke ne ekzistas alternativo kontraŭ ĉi tiu organizo. Estis ankaŭ kontraŭulo de la Traktato de Lisbono. Kaj ne akceptas eŭron por Pollando.
En siaj artikoloj, felietonoj kaj paroladoj li defendas reprezentantojn de konservativa flanko de la katolika eklezio kaj precipe de Radio Maryja.