Jerzy Vetulani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1936 en Krakovo |
Morto | 6-an de aprilo 2017 (81-jaraĝa) en Krakovo |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | pola • angla • itala • rusa |
Loĝloko | Krakovo |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato - biologio, kemio (–1957, 1962) Bartłomiej Nowodworski High School (en) |
Familio | |
Patro | Adam Vetulani (mul) |
Patrino | Irena Latinik-Vetulani (en) |
Frat(in)o | Kristine Vetulani-Belfoure (en) |
Infano | Tomasz Vetulani (mul) |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto apotekisto neŭrologo universitata instruisto neŭrosciencisto farmakologo biologo |
Jerzy Adam Gracjan Vetulani (naskiĝis la 21-an de januaro 1936 en Krakovo kaj mortis la 6-an de aprilo 2017 en Krakovo)[1] – pola psiko-farmakologo kaj biokemiisto italdevena, profesoro de naturaj sciencoj, membro de Pola Scienca Akademio (PAN), Pola Akademio de Scipovoj kaj Scienca Societo Varsovia.
En la jaroj 1976–2006 gvidanto de Biokemia Fako, kaj nun vicprezidanto de Scienca Konsilio de Farmakologia Instituto de PAN en Krakovo. Aŭtoro de kelkcent sciencaj disertaĵoj kun internacia atingopovo, kunkreinto de hipotezo pri agad-mekanismo de kontraŭdepresiaj medikamentoj. En 1983 akiris internacian premion pro esplorado de mekanismoj pri elektroŝoko. Unu el la plej ofte citataj polaj sciencistoj pri biomedicino. Scienca populariganto, dum pli ol 20 jaroj ĉefredaktoro de la revuo "Wszechświat" (Universo).
Surscenulo, prezentisto, membro de opozicio en la periodo de Pola Popola Respubliko, membro de Solidareco.
Honora membro de Indian Academy of Neurosciences, honora doktoreco de Silezia Medicina Universitato kaj Medicina Universitato en Lodzo. Distingita per Ora Merit-Kruco kaj Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
Adepto de oficialigo de mariĥuano kaj ĝenerala malpunigo pri narkotaĵoj, kritikisto de reprezalia narkotaĵa politiko en Pollando.