Jesekiel David Kirszenbaum | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1900 en Staszów |
Morto | 1-an de aŭgusto 1954 (53-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando ![]() |
Alma mater | Bauhaus (1925–1926) ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Jesekiel David KIRSZENBAUM (hebree: יחזקאל דויד קירשנבוים; naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1900 en Staszów, mortinta la 1-an de aŭgusto 1954 en Parizo) estis pol-franca pentristo. Li ankaŭ publikigis sub la pseudonimoj Duvdivani/Duwdivani.
Estante filo de rabeno li venis en 1920 Germanujon. Tri jarojn laboris li je Ruhr-regiono kiel ministo por financi la studojn ĉe Bauhaus en Vajmaro. De 1923 li tie studentis i.a. ĉe Paul Klee, Wassily Kandinsky kaj Lyonel Feininger. En 1925 iris li Berliinon kie li desegnis karikaturojn por la berlina porlaborista gazetaro, ekz. Ulk, Querschnitt, Roter Pfeffer, Magazin für alle kaj en la komunista organo Die Rote Fahne. Edzigis lin en 1930 la ĵurnalistino Helma Joachim (1904–1944), kiu deĵoris por Deutsche Bühnengenossenschaft; kun ŝi li vivis unue je Eichwalde. En 1929 li prezentis siajn eksponotaĵojn Berline ĉe Juryfreie Kunstausstellung. Kirszenbaum ekmembris ĉe ARBKD (Asocio de revoluciaj artistoj de vidaj artoj) kaj partoprenis ties ekspozicion en la 1931-a jaro.
Post la potencakiro de la nazioj li fuĝis en 1933 Parizon kaj aktivis ĉe École de Paris. Dum la Dua mondmilito li troviĝis ankaŭ en Bellac. Por la nazioj la kreitaĵoj de li estis degenerita arto. En 1937 ili konfiskis lian presgrafikaĵon Betende Juden en Dortmund (Städtisches Kunst- und Gewerbemuseum) antaŭ detruo de ĝi.
La atelieron parizan detruis Wehrmacht; tiam perdiĝis ĉ. ses centoj da verkoj. Lian edzinon arestis Gestapo por deportacio. Li mem postvivis la nacisocialismon en Limoĝio kaj translokiĝis en 1945 al Brazilo kie vivis ŝia fratino. Reveno al Francujo estis en 1949 kaj li fariĝis ŝtatano franca. Apogite de la mecenatino Alix de Rothschild li ree povis koncentriĝi pri pentrado. Eksponadis li i.a. je Limoges kaj Parizo kaj vojaĝadis li al Italujo kaj Maroko. En 1997 oni nomis straton por li en Treptow-Köpenick, Kirschenbaumstraße.
Bilde la artisto enplektis siajn polajn-judajn radikojn, poste ankaŭ travivaĵojn dum la persekutado pere de la lingvo de ekspresionismo. David Kirszenbaum kvazaŭ modelas por fifamigo kaj forgeso de artisto. Vajmare ĉe Bauhaus li eksperimentis per eostjudaj kaj abstraktaj motivoj de siaj instruistoj Paul Klee, Wassily Kandinsky kaj Lyonel Feininger; la kvalito de verkoj de Feininger ne malofte samranga taksiĝis kiel aĵoj de Marc Chagall.[1] La konserviĝintaj karikaturoj de Kirszenbaum estas atestiloj pri la vivo je Vajmara Respubliko. Ankaŭ la tiutempe kreskinta influo de NSDAP en la ĉiutaga vivo de li vidiĝis kaj bildiĝis. Ekzempo estu la memor-spektakloj pri Johann Wolfgang von Goethe, ekz. en 1932, jaro de la centa datreveno mortotaga.
Por malhelpi la kompletan forgeson de li en Germanujo, la popolaltlernejo de Vajmaro organizis en 2021 imponan ekspozicion kun produkto de altkvalita katalogo.[2] Ĝi tiom efektis ke ankaŭ aliaj urboj transprenis la ekspozicion, ekz. Starnberg[3] kaj Wesel[4]. Ankaŭ amaskomunikiloj ekinteresiĝis.[5] La kompleta listo de la stacioj de la migra ekspozicio longegas.[6]. Eĉ en Italujo (ekz. Padovo, Piaĉenco, Bolonjo)[7] Grava kontribuanto al la katalog-elfaro estis Bernhard Post.
Fine la ŝtata kancelario de Turingio, ankaŭ pro kreskanta kontraŭjudismo, pretis malfermi la pordojn por montro de la verkoj.[8] Bedaŭrinde en Franclando kaj Israelo la persono kaj la verkaro de li estas multe pli konataj ol en Germanujo.