- Tiu ĉi artikolo estas pri municipo en distrikto Děčín. Pri parto de urbo Sedlec-Prčice temas artikolo Jetřichovice (Sedlec-Prčice).
Jetřichovice estas vilaĝo de Ĉeĥio en Distrikto Děčín. Vilaĝo estas ŝatata turisma celo kadre de Bohema Svislando. Vivas ĉi tie 397 loĝantoj (2024). Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝoj Rynartice, Všemily kaj Vysoká Lípa.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Doubice, Janská, Chřibská, Hřensko, Srbská Kamenice, Kunratice, Růžová kaj Sebnitz.
La unua skriba mencio pri la vilaĝo aperas fine de la 14-a jarcento en konekso kun proksima rokburbo Falkenštejn.
Ĝis la jaro 1945 kreis plimulton de loĝantoj homoj de germana nacieco. Post ellandigo la nombro de loĝantoj de kelkaj regionoj en la ĉirkaŭaĵo malaltiĝis preskaŭ ĝis unu dekono kaj pereis parto de municipo Zadní Jetřichovice.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 163 |
---|
1880 | 2 078 |
---|
1890 | 1 969 |
---|
1900 | 1 802 |
---|
1910 | 1 669 |
---|
1921 | 1 420 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 490 |
---|
1950 | 610 |
---|
1961 | 485 |
---|
1970 | 447 |
---|
1980 | 355 |
---|
1991 | 306 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 374 |
---|
2011 | 376 |
---|
2014 | 394 |
---|
2016 | 392 |
---|
2017 | 403 |
---|
2018 | 411 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 398 |
---|
2020 | 389 |
---|
2021 | 372 |
---|
2022 | 396 |
---|
2023 | 396 |
---|
2024 | 397 |
---|
Al vilaĝo Jetřichovice apartenas vilaĝoj Vysoká Lípa, Rynartice kaj Všemily. Proksime de vilaĝo Vysoká Lípa situas restaĵoj de roka burgo Ŝaunŝtejn. Proksime de Jetřichovice situas aliaj grejsaj rokoj kun belaj elvidejoj.
-
Jetřichovice sub Poštolčí kužel
-
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka kaj paroĥo
-
Domo n-ro 1, en fono preĝejo de sankta Johano Nepomuka
-
Eksa infana resanigejo
-
Tomabejo
-
Domoj sub la preĝejo
-
Vido al frunto de la preĝejo
-
-
Ligna altano en belvidejo de Maria antaŭ incendio
-
Partoj de municipo Jetřichovice (4) |
---|
|
|