![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jeumont (stacidomo). |
Jeumont | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
komunumo en Francio limurbo ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Maubeuge-Nord | ||
INSEE kodo | 59324 [+] | ||
Poŝtkodo | 59460 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Benjamin Saint-Huile 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 273 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1 006 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 18′ N, 4° 6′ O (mapo)50.2944444444444.1013888888889Koordinatoj: 50° 18′ N, 4° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 122 m [+] | ||
Areo | 10,21 km² (1 021 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Jeumont estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi havis 10 775 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Jeumont estas la lasta urbo laŭlonge de la rivero Sambre antaŭ ties eniro en Belgion. Tiu urbo formas seninterrompan urbaron kun la proksima belga urbo Erquelinnes. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 10,21 km².
Jeumont estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
La institucio Riche, kore de la urbo, estas eksa malsanulejo de la 1925-stilo. Ĝi estis konstruita en 1926 de la arkitekto Adolphe Danis, danke al donaco de Albert Riche, mortinta en 1916. La konstruaĵo longdaŭre restis neuzita, sed baldaŭ fariĝos moderna sanulejo.
Jeumont apartenas al la kantono Maubeuge-Nord, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.