Jeŝ Din

Jeŝ Din
emblemo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2005 vd
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Tel-Avivo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Jeŝ Din (hebree יש דין) estas israela homrajta organizaĵo en Tel-Avivo kiu provizas juran helpon al palestinanoj de la okupataj teritorioj de la Palestina Nacia Aŭtoritato [1]. La nomo signifas "estas juro" en la hebrea. La organizaĵo estis fondita en marto 2005.

Jeŝ Din revizias IDF- enketojn en kvazaŭajn krimojn de la israela armeo kaj israelaj setlantoj [2]. Laŭ la reprezentanto de la organizaĵo M. Sfard,

La armea kortumsistemo ne plenumas la postulojn de internacia juro kaj ne disponigas justan proceson por tiuj prezentantaj antaŭ ĉi tiuj tribunaloj.

Post la 2008-2009 Gaza Milito, la organizaĵo kritikis neoficialan broŝuron kiun oficiro distribuis al israelaj soldatoj. La broŝuro postulis "montri nenian kompaton al la malamiko". La armeo diris, ke la oficiro estis severe punita [3].

En 2009, la gazetaro raportis ke Jeŝ Din planis uzi sekretajn registarajn datumbazojn por pruvi ke multaj israelaj setlejoj en Cisjordanio estis konstruitaj sur privata palestina tereno sen kompenso [4].

La organizaĵo ofte prezentas procesojn en la kasacia kortumo kontraŭ la agoj de la armeo, polico kaj prokuroroj. Ekzemple, en aŭgusto 2010, la grupo arkivis proceson serĉantan enketon en okazaĵon en kiu du 19-jaraĝaj palestinanoj estis mortigitaj dum ili diris ke ili faris agrikulturan laboron en la kampoj de sia familio. Laŭ la oficiala IDF-raporto, ili estis mortigitaj dum "malsukcesa terorista operacio" [5].

Inter la sponsoroj de Jeŝ Din estas la Eŭropan Komisionon, la nederlandajn kaj irlandajn eksterlandajn ministeriojn kaj Oxfam -Novib.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]