Jiamusi | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 154000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 552 097 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 48′ N, 130° 22′ O (mapo)46.80808130.36531Koordinatoj: 46° 48′ N, 130° 22′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 83 m [+] | ||||
Areo | 32469,98 km² (3 246 998 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jiamusi [+] | |||||
Jiamusi, ankaŭ Gjamusi, ĉine 佳木斯市 estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj urbojn.
Jiamusi etendiĝas en la nord-orienta parto de la lando.
Ĝis mezo de la 20-a jarcento nur dezerto etendiĝis tie. En 1949 oni konstruis fabrikojn kaj en la ĉirkaŭaĵo oni komencis kulturi tritikojn. En 1989 oni komencis komercadi kun Rusio.
La loĝantoj okupiĝas precipe pri produktadoj de paperoj, nutraĵoj, konstrumaterialoj kaj kemiaĵoj.
Jiamusi havas kontinentan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 516 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas aŭ neĝetas, sed menciinde pluvas inter junio-aŭgusto. Dum tiu pluva sezono la temperaturo ne atingas 30 °C. Dum la longa vintro inter oktobro-aprilo frostas, eĉ ofte frostegas.