Jirueque

Jirueque
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19149
Demografio
Loĝantaro 47  (2024) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 2° 54′ U (mapo)40.965833333333-2.9011111111111Koordinatoj: 40° 58′ N, 2° 54′ U (mapo) [+]
Alto 846 m [+]
Areo 10,64 km² (1 064 ha) [+]
Jirueque (Kastilio-Manĉo)
Jirueque (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Jirueque
Jirueque (Hispanio)
Jirueque (Hispanio)
DEC
Situo de Jirueque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jirueque [+]
vdr

Jirueque [ĥiRŬEke] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 47 loĝantoj sur areo de 10,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4,4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas jiruequeños [ĥirueKEnjos] respektive jiruequeñas [ĥirueKEnjas].

Jirueque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la centr-nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 842 m super marnivelo; je 53 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 6 km el Jadraque [ĥaDRAke]. La areo de ties teritorio estas de 10,64 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°57′57″N 2°54′04″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Bujalaro, Castilblanco de Henares (submunicipo de Jadraque), Cendejas de Enmedio, Jadraque kaj Medranda.

Nordokcidente: Medranda Norde: Cendejas de Enmedio Nordoriente: Cendejas de Enmedio
Okcidente: Castilblanco de Henares (Jadraque) Oriente: Cendejas de Enmedio
Sudokcidente: Jadraque Sude: Bujalaro Sudoriente: Bujalaro

Laŭ Antonio Herrera Casado dum la Mezepoko tiu vilaĝo pasis el la Teritorio de Atienza al tiu de Jadraque, kaj ĝi iĝis parto de senjorio en la malfrua Mezepoko.[1]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉe la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 256 loĝantoj en 1940 al 62 en 2016, tio estis oni perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Jirueque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Jirueque kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 47 en 2024.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

  1. Herrera Casado, Antonio (23a de novembro de 2007). «Jirueque y vecindades» Alirita la 19an de Decembro 2017. Los Escritos de Herrera Casado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]