En 1977 li subskribis Ĉarton 77; pro politikaj kialoj en 1979 ne estis al li kaj lia edzino ebligite reveni el studvojaĝo al Okcidenta Berlino, tial ili ekde 1980 ekvivis en Parizo. Tie en 1981 li fondis revuon "Revue K", kiu okupiĝis pri disvastigo de arto de ĉeĥaj kaj slovakaj elmigrintoj. en 1984 li akiris francan ŝtatanecon. Speciale en Francio apartenis lia figurarta verkaro al tre aprezataj. En 1997 li revenis kun sia edzino, figurartistino Běla Kolářová, reen al Ĉeĥio.